Potůčky | |||
germane Breitenbach | |||
municipo | |||
Iaman faman gastejon Dreckschänke eternigis en sia kanto el la jaro 1904 Anton Günther | |||
|
|||
Oficiala nomo: Potůčky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary | ||
Administra municipo | Ostrov | ||
Historiaj regionoj | Saksio, Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Rojo | Černá | ||
Situo | Potůčky | ||
- alteco | 695 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 25′ 41″ N 12° 44′ 18″ O / 50.42806 °N, 12.73833 °O (mapo) | ||
Katastro | 32,02 km² (3 202 ha) Potůčky | ||
Loĝantaro | 415 (2023) | ||
Denseco | 12,96 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 362 38 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0412 | ||
NUTS 5 | CZ0412 555479 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Potůčky | |||
Retpaĝo: www.potucky-obec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Potůčky estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝas en distrikto Karlovy Vary, en la profunda valo de la rojo "Blatenský potok" (germane Pechöfenbach) kaj rivereto "Černá" (Nigra). La rojo Blatenský potok faras ĉi tie ŝtatlimon inter nia Ĉeĥio kaj Germanio. Sur kontraŭa bordo troviĝas germana mineja urbo Johanngeorgenstadt, fondita en la jaro 1654 fare de religiaj ekzilitoj, kiuj forlasis tiam minej-urbon Horní Blatná. Vivas ĉi tie 415 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Breitenbrunn, Johanngeorgenstadt, Nové Hamry, Boží Dar, Pernink kaj Horní Blatná.
La urbeto Potůčky estas finstacio de la fervojo el Karlovy Vary sur la ĉeĥa flanko de Ercmontaro. Nun oni povas daŭrigi ĝis la urbo Johann-Geogen-Stadt. El Horní Blatná oni povas en la urbeton Potůčky veturi ankaŭ sur la ŝoseo kaj kompreneble iri ankaŭ piede laŭ markita turisma vojo tra la monto Blatenský, la distanco estas 7 km.
En la ĉirkaŭaĵo estas multaj postrestaĵoj post la mezepoka eks-pluatado de stanaj ercoj. Oni ĉi tie ekspluatadis stanon ekde la jaro 1562 ĝis komenco de la dudeka jarcento. Post la Dua Mondmilito ĉi tie oni ekspluatis ankaŭ uranian ercon.
La nomon de ĉi tiu urbeto oni povas traduki "Rojetoj".
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 098 |
1880 | 1 272 |
1890 | 1 387 |
1900 | 1 403 |
1910 | 1 560 |
1921 | 1 425 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 692 |
1950 | 409 |
1961 | 341 |
1970 | 407 |
1980 | 359 |
1991 | 344 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 369 |
2014 | 465 |
2016 | 445 |
2017 | 423 |
2018 | 439 |
2019 | 450 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 436 |
2021 | 394 |
2022 | 400 |
2023 | 415 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria
- Monto Blatenský vrch kun belvedero
- Naturmemorindaĵo Lupaj truoj
- Akvofosaĵo de Blatná
|