La postmorta ekzekuto estas rita puna ekzekuto efektigita sur la korpo de persono jam mortinta.
Ekzemploj
- La izraelida Reĝo Ŝaul - Laŭ la Libro de Samuelo, post lia sinmortigo lia kapo estis fortranĉita kaj pendigita en la Filiŝta tendaro kiel signo de venko por la Filiŝtoj.
- La Reĝo de Sparto Leonido la 1-a estis senkapigita kaj krucumita post lia morto en la batalo de la Termopiloj (480 a.K.).
- Li Linfu, kanceliero de la dinastio Tang dum la regno de la imperiestro Xuan Zong (712-756) estis eltombigita kaj kondamnita pro ŝtatperfido ĉar implikita en la ribelo de An Lushan. [1]
- Papo Formoso, en 897, jaron post lia morto, estis eltombigita, jure persekutita kaj kondamnita dum la tieldirita Sinodo de la kadavro; li estis ankaŭ mutilita kaj liaj restaĵoj ĵetitaj en la riveron Tibero. Dum lia posta rehabilito, oni dekretis la malpermeson pri postmortaj ekzekutoj.
- Roger d'Amory (ĉirkaŭ 1290 – 1321/1322) mortis en batalo, sed estis ekzekutita postmorte ordone de Eduardo la 2-a.
- John Wyclif (1328–1384) estis, en Anglio, bruligita kiel herezulo 45 jarojn post lia morto.
- Vlad la 3-a Drakulo (1431–1476) estis senkapigita post kiam oni lin murdis.
- Rikardo la 3-a de Anglio (1452–1485) estis pendumita de lia posteulo Henriko la 7-a post sia morto en la batalo de Bosworth Field. Lia korpo estis denove profanita okaze de la dissolviĝo de la monaĥejoj en Anglio, kaj, laŭlegende, ĵetita al la rivero Soar. Sekve oni malkovris ke li estis entombigita en Leicester.
- Pietro Martire Vermigli (1500–1562) estis bruligita jarojn post lia morto.
- Oliver Cromwell (1599-1658) la 30-an de januaro 1661 estis eltombigita kaj pendumita kaj dispecigita. Fine lia restaĵo estis enterigita en porplura fosaĵo (amastombo), krom la kapo kiu estis trapikita sur stango kaj elmetita al publiko antaŭ la Abatejo Westminster ĝis 1685. Sinsekve tiu makabra relikvo transiris plurfoje al diversaj manoj por esti, fine, entombigita en la mortintejo de la Sidney Sussex College en 1960.
- Jacopo Bonfadio (1508-1550) estis senkapigita pro sodomio kaj tiam lia kadavro estis bruligita ĉe la brulego pro herezo.
- Nils Dacke, gvidanto de kamparana ribelo en la 16-a jarcento en Svedio estis ekzekutita postmorte.
- En 1917 la restaĵo de la rusa monaĥo Grigorij Rasputin estis eltombigita kaj bruligita.
- La 16-an de oktobro 1946 estis pendumita, postmorte, nazia altrangulo Hermann Göring, sinmortiginta la antaŭan tagon.
- Gracia Jacques, subtenanto de François Duvalier, diktatoro de Haitio, estis eltombigita kaj laŭrite “mortigita” en 1986.
Notoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.