Posmuș | |||
---|---|---|---|
| |||
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Bistrița-Năsăud | ||
Alinome | Paszmos (hungare), Passbusch (germane) | ||
Komunumo | Șieu (Bistrița-Năsăud) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 59′ N, 24° 36′ O (mapo)46.97611111111124.592222222222Koordinatoj: 46° 59′ N, 24° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 419 m | ||
Poŝtkodo | 427292 | ||
Loĝantaro | 744 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 34672 | ||
Posmuș [posmuŝ] (hungare: Paszmos [pasmoŝ], germane: Passbesch, Passbusch) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Bistrița. Administre ĝi apartenas al Șieu (Bistrița-Năsăud).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 901 loĝantojn (rumanoj, germanoj, ciganoj); en 1992 736 (rumanoj). En la censo de 2002 la 744 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 572 | 76,9 % |
romaoj | 166 | 22,3 % |
germanoj | 5 | 0,7 % |
hungaroj | 1 |
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas el 1319. En 1944 la saksa loĝantaro plejparte fuĝis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).
En Posmuș estas kastelo de la grafa familio Teleki, el la 17-a jarcento. Dum la regado de komunismo ĝi estis uzata de la ŝtata aŭtoritato pri agrokulturo (Intreprinderii Agricole de Stat). De 2008 ĝi estas posedaĵo de la distrikta konsilio. Ĝi nun ne estas loĝata kaj iom kadukiĝis.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj homoj
- Grafo Ferenc Teleki, poeto, matematikisto.
- Grafo Ernő Teleki, ekonomiisto, politikisto, pentristo, vivis tie de 1925 al 1933.
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002
- Mapoj de distriktoj:
- Interaga mapo de la distrikto