Por samtitola artikolo vidu la paĝon Poschiavo (stacidomo). |
Poschiavo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Bernino |
Komunumaro | Poschiavo |
Koordinatoj | 46° 19′ 30″ N 10° 3′ 15″ O / 46.32500 °N, 10.05417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 30″ N 10° 3′ 15″ O / 46.32500 °N, 10.05417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 191,01 km² |
Alteco | 1'014 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7742 |
Komunumkodo | 3561 |
Poschiavo (prononcu: poskjAvo; en Esperanto ankaŭ Poskiavo; en la germana kaj romanĉa lingvoj Puschlav, prononcita puŝlaf) estas politika komunumo en sudo de Grizono (Svislando). Ĝia teritroio kongruas kun tiu de la samnoma komunumaro. Kune kun la najbara komunumo Brusio ĝi konsistigas la distrikton Bernino. Ĝi estas unu el la tri itallingvaj valoj de la kantono Grizono.
Geografio
Poschiavo situas je la suda flanko de la Alpoĉeno ĉe rivereto Poschiavino, kiu ĉe Tirano fluas en riveron Adda. Tute supre norde en la valo situas la Palü-Glaĉero.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Posciavo limas en nordnordoriento al Livigno (Italio), en nordoriento al Valdidentro (Italio), en oriento al Grosio (Italio), en sudoriento al Grosotto (Italio), en sudo al Brusio, en sudokcidento al Chiuro (Italio), en okcidento al Lanzada (Italio), kaj en nordokcidento al Pontresino.
Trafiko
Fervoje ĝi situas inter Tirano kaj Sankta Maŭrico ĉe linio de la Retia Fervojo, kiu ek de la 7-a de julio 2008 estas monda kulturheredaĵo de UNESKO. Tra la komunumo kondukas la vojo al Berninopasejo, kiu estas la unika konekto de Poschiavo kun cetera Svislando.
Lingvoj
La ĉefa lingvo de Poschiavo estas la itala. Parolata estas lombarda dialekto. Laŭ la popolnombrado de 2000 90,45% parolis la italan, 7,91% la germanan, kaj 0,43% la romanĉan.
Historio
La unua dokumenta mencio de Poschiavo datiĝas el la jaro 824 kiel Posclave. Jam en la 12-a jarcento Poschiavo disponis pri politika organizaĵo. En la 12-a kaj 13-a jarcento la valo estis sub la regado de la nobela familio Matsch-Venosta. En la jaro 1851 Brusio sendependiĝis de la komunumo Poschiavo. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Poschiavo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Palaco Bassus-Mengotti en Poschiavo
|