Komunumaro Poschiavo
Blazono de la komunumaro Poschiavo
Lago de Palü
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Bernino
ĈeflokoPoschiavo
Koordinatoj 46° 4′ N  3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O / 46.067; 9.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N  3′ O / 46.067 °N, 9.050 °O / 46.067; 9.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj{{{loĝantoj}}}
Areo191,01 km²
Loĝantardenseco18 loĝantoj/km²

La komunuaro Poschiavo estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Bernino. Ĝi havis 3521 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Poschiavo.

Geografio

La komunumaro, kiu teritorie kongruas kun ĝia ununura komunumo situas sude de Berninopasejo en la supra parto de la rivero Poschiavino, alfluanto de Adda. La plej alta punkto de la komunumo estas en nordo la pinto de la monto Piz Palü kun alteco de 3900 m s.m.

Lingvoj

La ĉefa lingvo de Poschiavo estas la itala. Parolata estas lombarda dialekto. Laŭ la popolnombrado de 2000 90,45% parolis la italan, 7,91% la germanan, kaj 0,43% la romanĉan. 93% de la loĝantaro estas svisaj civitanoj.

Komunumoj de la komunumaro Poschiavo

La komunumaro Poschiavo konsistas (stato en 2011) el nur unu sola komunumo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
PoschiavoPoschiavo3521191.013561
Totale 13521191,01

Historio

Surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 estis kreita el la malnova tribunalejo Poschiavo post disiĝo de Brusio la aktuala komunumo kaj komunumaro Poschiavo. La punjurisdikcia kompetento de la komunumaro en la jaro 2001 transiris al la aŭtoritatoj de la distrikto Bernino. Al la komunumaro restas la rajto elekti la deputitan al la granda konsilio de la kantono. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.