Portmore | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 182 153 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 58′ N, 76° 52′ U (mapo)17.966666666667-76.866666666667Koordinatoj: 17° 58′ N, 76° 52′ U (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portmore, Jamaica [+] | |||
Portmore estas grandurbo en Jamajko. Ĝi estas dormurbo por la najbaraj grandurboj de Kingstono kaj Hispanurbo.
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Loĝantaro: 182.153 (en 2011)
- Supermara alteco: 0–20 m
- Horzono: UTC-5h
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: 876
Geografio
Portmore situas laŭ la marbordo sur ebenaĵo en la suda parto de Jamajko. Kingstono troviĝas 8, Hispanurbo 9 kilometrojn.
Historio
Portmore fondiĝis en la 1960-aj jaroj por mildigi la troloĝatecon de Kingstono. Dum la urbokreo multe de la tero estis reprenita marĉo. La unua municipo formiĝis en 2003.
Klimato
En Portmore la averaĝa temperaturo konstante varias inter 25-27 °C. Jare pluvas 889 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en januaro.
Trafiko
Inter Portmore kaj Hispanurbo kuras vojimposta ĉefvojo, al kiu normala vojo kuras el Portmore. Hispanurbo kaj Kingstono estas facile alireblaj. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, same tiel al la aliaj 2 menciitaj urbegoj. La grandurbo estas servita fare de la Norman Manley internacia flughaveno kun pli ol 130 flugoj ĉiusemajne.
Vidindaĵoj
- marbordaj strandoj