Portezuelo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio • urbeto | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10828 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 216 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 49′ N, 6° 28′ U (mapo)39.8130778-6.4748368Koordinatoj: 39° 49′ N, 6° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 358 m [+] | ||
Areo | 126 km² (12 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portezuelo [+] | |||
Portezuelo (Malgranda montopasejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 216 loĝantoj sur areo de 126 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas portezoleños.
Situo
Portezuelo estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 358 m; je 46 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 106 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 126 km². Ĝi estas survoje de Cáceres al Torrejoncillo kaj Coria post trapaso de la rivero Taĵo kaj de la fino de la Akvorezervujo de Alcántara. Proksime estas ruinoj de kastelo, kiu iam dominis la montopasejeton kio aperas en la nomo.
Historio
Ĝi apartenis al la Ordeno de Alcántara, kies kruco aperas en la blazono de la vilaĝo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.