Porsacerdota seminario[1] katolika (latine: Collegium sacerdotale) estas klerigejo por estontaj pastroj.

Historio

Se en la frua mezepoko kleriĝis la klerikoj tio okazis en lernejoj katedralaj, konventaj, klostraj, paroĥaj. Poste ili frekvenis universitatojn.

Post la koncilio de Trento oni establis novajn normojn por animzorgado, por alfronti kritikon fare de reformistoj kaj propraj, katolikaj kritikantoj deplorintaj la nivelon de porpastra klerigo. Laŭ modelo de la roma Pontificium Collegium Germanicum et Hungaricum de Urbe kaj aliaj institucioj de la jezuitoj la koncilianoj decidis en julio 1563 la kreon de seminarioj en ĉiuj diocezoj.

Ili estu malfermaj por ĉiuj knaboj en la aĝo de minimume 12 jaroj je humanisma kaj teologia edukadoj. Pli malfrue oni dividis tiun ĉi koncepton je porknabaj (petit séminaire; gimnaziaj horartabulo) kaj porstudentaj (grand séminaire; por teologi- kaj filozofilernado). La ĉefaj antaŭenigantoj papaj estis Gregorio la 13-a, Gregorio la 15-a kaj Urbano la 8-a. Tiaj seminarioj ja efikis kiel iloj de kontraŭreformacio.

De 1750 ŝtataj aŭtoritatoj timis perdon de influo kaj imperiestro Jozefo la 2-a elfaris ĝeneralajn seminariojn kun ŝtata kontrolo. En Francujo jam Napoleono Bonaparte, post restriktoj dum la Franca Revolucio, ree remalbridis la kontrolon.

En Germanujo la episkopoj de la unuaj jarcentoj de la 19-a jarcentoj liberigis junajn teologiojn el ŝtata influo. Striktoj leĝoj en Prusio de majo 1873 repostulis akuratan kontrolon.

Funkcio

Post trapaso de la abiturienta ekzamenoj sekvas studojn de kvin jaroj; memkompreneble la ekzamenoj fariĝas je universitatoj aŭ aliaj ŝtate agnoskitaj institucioj.

Referencoj

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 343 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.