Poronin | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Pollando | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Pollando | ||
Provinco | Malgrandpollando | ||
Distrikto | Tatrzański | ||
Komunumo | Podhale | ||
SIMC kodo | 0468810 [+] | ||
Poŝtkodo | 34-520 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 900 (2006) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 20′ N, 20° 0′ O (mapo)49.33787520.002921Koordinatoj: 49° 20′ N, 20° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 740 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Poronin [+] | |||
Poronin estas vilaĝo en Podhale, en distrikto Tatrzański de Malgrandpollanda Provinco (ekde 1999). (Ĝi estis parto de vojevodio Nowy Sącz de 1975 ĝis 1998.) La vilaĝo havas 3900 loĝantojn (2006) kaj proksimas al Zakopane (7 km). Ĝin trakuras pola landvojo n-ro 47 liganta Zakopane kun Krakovo.
Jam komence de la 19-a jarcento Poronin estis somergastejo pli konata ol Zakopane. Ĝin vizitis famaj poloj kiel pentristo Jan Matejko kaj poetoj Jan Kasprowicz aŭ Leopold Staff.
La aŭstra polico arestis Leninon tie, la 6-an de aŭgusto 1914, komence de la unua mondmilito. Lenin liberiĝis la 19-an de aŭgusto kaj forveturis al Svislando. En 1947 oni konstruis muzeon al Lenin; likvidita en 1990 kune kun lia monumento.
En la regiono oni povas turismi kaj skiadi helpe de skilifto.
Dua mondmilito
24.03.1943: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn