Porfiro (laŭ la greka vorto por purpuro) laŭ PIV estas
- rokspeco, havanta pli-malpli grandajn kristalojn en etgrajna maso, kaj
- malmola rokspeco, ekspluatita ekzemple en antikva Egiptio, konsistanta el kristaloj de blanka aŭ ruĝa feldspato en ruĝa maso.
Ekesto
Porfiro ekestas, kiam magmo sub la tera surfaco iom post iom malvarmiĝas. En la profundo jam ekestas malmultaj, sed grandaj kristaloj, naĝantaj en la likva roka substanco. Se sekve la magmo dum erupcio de vulkano elĵetiĝas el la tero, la restinta likva substanco rapide malvarmiĝas kaj kreas molekulan reton de mikroskope etaj kristaloj. Ju pli rapide la magmo malvarmiĝas, des pli etgrajna estas la maso.
La grandaj kristaloj ĝenerale havas diametron inter malmultaj milimetroj kaj kelkaj centimetroj. Ofte ili konsistas el kvarco.
Historio
Porfiro jam en antikva Egiptio per minado elfosiĝis el monto Mons Porphyrites, la sola tiutempe konata loko de porfiro. Ankaŭ poste dum la epoko de la Romia Imperio tie plu grandkvante elfosiĝis rokoj por arta prilaboro.
Dum la tempo ekzemple de la romia imperiestro Konstantino la Granda la ŝtono estis tre aprezata kaj rezervata ekskluzive por la imperiestroj kaj iliaj statuoj. Konata ekzemplo estas la statuoj de la kvar romiaj tetrarĥoj ĉe la Baziliko de Sankta Marko en Venecio. En la reprezentaj rezidejoj de la imperiestro Konstantino estis rondaj porfiraj kaheloj en la planko, kiujn nur rajtis tuŝi liaj piedoj, kaj ankaŭ liaj filoj naskiĝis en ĉambroj kun porfire kovritaj muroj, kaj entombiĝis en porfiraj sarkofagoj.
Nur multajn jarcentojn poste ekklariĝis, ke porfiro estas tute ofta ŝtono, trovebla ekzemple multloke en meza kaj norda Eŭropo.