Pordašinci, hungare Kisfalu estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Moravske Toplice.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Pordašinci troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Pordašinci situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Ĉe la hungara flanko troviĝas Velemér.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.