La Shipping Forecast en angla origine kaj "porŝipira veterprognozo" en Esperanto estas la marveterraporto, kiun BBC Radio 4 disaŭdigas po kvar fojoj ĉiutage por la marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo). Ĝi estas farata de la brita meteorologia ofico ("UK Met Office"; parto de la brita defendministerio) kaj disaŭdigata nome de la brita mara kaj marborda agentejo ("Maritime and Coastguard Agency", parto de la brita transportdepartemento).
Laŭ horoj
La elsendohoroj estas jenaj (laŭ la Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo): 01:48; 06:20; 13:01 kaj 18:54. Ili estas kune kun frekvencoj kaj aliaj informoj listigitaj kaj per griza linifono emfazitaj en la suba tabelo[1]. Komparcele la tabelo montras ankaŭ aliajn regulajn perradiajn disaŭdigojn de marveterraportoj fare de kelkaj aliaj Eŭropaj radio-sendostacioj[2]. La en la Shipping Forecast kaj similaj elsendoj donitaj informoj pri la geografia situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj ebligas onin fari al si aerpremmapon[3].
Horo[4] | Sendostacio | Frekvencoj[5] | Lingvo | Rimarko |
---|---|---|---|---|
00:55 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
01:05 | Polskie Radio Program I | 225 | Pola | Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj |
01:48 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
05:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
05:45 | NRK | 153 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur lunde ĝis sabate |
06:20 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
07:00[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
07:02 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
08:00[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
08:03 | NRK | 153 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe |
08:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
09:03 | NRK | 153 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe |
11:03[6][10] | Ríkisútvarpið | 189 207 | Islanda | Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando |
11:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
12:03[9][10] | Ríkisútvarpið | 189 207 | Islanda | Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando |
13:00[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
13:01 | BBC Radio 4 | 198 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
13:53 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
14:00[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
17:00[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Mediteraneo, Kanarioj kaj Viskaja Golfo; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
18:00[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Mediteraneo, Kanarioj kaj Viskaja Golfo; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
17:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
17:55 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
18:54 | BBC Radio 4 | 198 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
20:08 | Polskie Radio Program I | 225 | Pola | Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj |
21:00[6][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro kaj krome Mediteraneo, Kanarioj kaj Viskaja Golfo; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
22:00[9][7] | Wetterfunksender Pinneberg | 5905[8] 6180[8] | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro kaj krome Mediteraneo, Kanarioj kaj Viskaja Golfo; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
Regionoj
Ĉe Unuiĝinta Reĝlando
Ĉe aliaj landoj
Notoj kaj referencoj
- ↑ La tabelo baziĝas sur indikoj donitaj en Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie: Jachtfunkdienst 2009 – Nord-, Ostsee und Englischer Kanal, Hamburg kaj Rostock, Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie, 2009, kaj Reeds Nautical Almanac 2020 (aŭtoroj: Perrin Towler, Mark Fishwick) kaj krome sur radio-elsendoj aŭditaj de la redaktinto.
- ↑ Estas listigitaj nur disaŭdigoj en ordinara amplitudmodulado en long-, mallong- kaj mezondo. Pliaj, ne en la tabelo listigitaj perradiaj disaŭdigoj estas en unu-flankbenda amplitudmodulado, frekvencmodulado kaj DAB+ (ekzemploj: NDR Info Spezial je 08:30 (krom dimanĉe) kaj 23:03 horo kaj Dokumente und Debatten je 01:05, 06:40 kaj 18:10 horo). La marveterraportoj de la listigitaj radio-sendostacioj estas ĉefe pri marpartoj apud Eŭropo.
- ↑ Io tia estas ilustrita en Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: Vetero kaj klimato de la mondo, p. 5ff, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla esperantigita de Long, Kris).
- ↑ Laŭ Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo.
- ↑ En kilohercoj.
- 1 2 3 4 5 La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo ne estas somera tempo.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Dissendado en prova reĝimo (pli: “Service und weitere Leistungen. Weitere Leistungen im Bereich Seeschifffahrtsberatung. Wetterfunksender Pinneberg”).
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 En amplitudmodulado kaj supra flankbenda modulado.
- 1 2 3 4 5 La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo estas somera tempo.
- 1 2 Sabate kaj dimanĉe: komenco du minutojn pli malfrue.