Per scienca popularigo oni celas la fakon de amaskomunikado kiu klopodas disvastigi la sciencan kulturon sen specifaj edukaj celoj, por kreskigi la ĝeneralan percepton pri la graveco de scienco kiel homa agado kaj plifortigi ties radikiĝon en socio.
Modernaj strategioj
Dum ĵurnalismo kaj institucia komunikado (ekzemple fare de ministrejoj kaj esplorejoj) sekvas la klasikan modelon de unudirekta komunikado, en pluraj kuntekstoj populariĝas ambaŭdirektaj spertoj, kie oni envolvas la publikon per manaj, interaktivaj, partoprenigaj agadoj kaj duonfaka ĵargono; el tio fontas kelkaj modernaj specoj de scienca popularigado, kiel laborejoj baziĝantaj sur manlaborado kaj aparte celantaj la junularon, sciencaj kafejoj (kie sciencistoj babiladas en neformalaj medioj kiel kafejoj kaj trinkejoj), partoprenigaj forumoj, rolludoj.
Tiuj ĉi komunikmanieroj estas ofte prezentataj okaze de sciencaj festivaloj.
Popularigantoj de scienco
- Julian Aleksandrowicz, pola kuracisto, verkisto kaj filozofo pri medicino
- Isaac Asimov, usona biokemiisto rusdevena, sciencfikciisto
- David Attenborough, angla biologo kaj antropologo
- Francis Bacon, angla filozofo kaj fondinto de moderna scienco
- John David Barrow, angla matematikisto kaj kosmologo
- David Brewster, skota fizikisto
- Bill Bryson, angla verkisto de amuzaj libroj pri scienco
- Fritjof Capra, usona fizikisto inspirita de mistikismo kaj aziaj filozofioj
- Rachel Carson, usona marbiologino kaj zoologino
- Arthur C. Clarke, angla verkisto pri sciencfikcio
- Brian Clegg, angla verkisto kaj biografo de sciencistoj
- Michael Crichton, usona kuracisto kaj verkisto pri sciencfikcio
- Francis Crick, usona Nobelprmiita genetikisto
- Paul Charles William Davies, angla fizikisto, kosmobiologo kaj astrobiologo
- Richard Dawkins, angla etologo kaj evoluisma biologo
- Daniel Dennett, usona filozofo, reprezentanto de nova ateismo
- Frans de Waal, nederlanda primatologiisto
- Jared Diamond, usona fiziologo, fizika antropologo, ekologo, geografo kaj evolua biologo
- Arthur Eddington, angla filozofo de scienco kaj astrofizikisto
- Michael Faraday, angla memlernanto, kreinto de fundamentoj por elektrokemio
- Richard Feynman, usona Nobelpremiita fizikisto
- Helmar Frank, germana matematikisto, pedgogo, kibernetikisto, kunfondinto de AIS, iniciatinto de eksperimento pri la propedeŭtika valoro de Esperanto
- Morgan Freeman, afrousona aktoro rolinta en Enigmoj de la Universo (Discovery Science)
- Martin Gardner, usona matematikisto, konata de la aŭtora ciklo Matematikaj ludoj
- Ben Goldacre, angla kuracisto kaj psikiatro, skeptikulo verkanta pri farmacia industrio kaj alternativa medicino
- Maciej Geller, pola biofizikisto, direktoro de Scienca Festivalo en Varsovio
- Stephen Jay Gould, usona paleontologo, evolucibiologo, kaj scienchistoriisto
- Stephen Hawking, angla teoria fizikisto, kosmologo
- Michał Heller, pola pastro, teologo, profesoro, kosmologo kaj verkisto, laŭreato de la premio Templeton
- Christopher Hitchens, britusona verkisto, scienca skeptikulo
- Lancelot Hogben, brita zoologo, eksperimenta biologo, aŭtoro de libroj Matematiko por milionoj kaj Teksiĝo de lingvo
- Fred Hoyle, brita astronomo, kosmologo, matematikisto
- Julian Sorell Huxley, angla evoluada astronomo, adepto de natura selektado, la unua direktoro de Unesko
- Steve Irwin, aŭstralia naturisto, medioprotektisto
- Maciej Iłowiecki, pola biokemiisto, spertulo pri amaskomunikiloj
- Antoni Kępiński, pola kuracisto, psikiatro, humanisto, filozofo
- Leszek Kołakowski, pola historiisto pri filozofio, publicisto kaj eseisto
- Tadeusz Kotarbiński, pola filozofo, prakseologo, etikisto
- Ivo Lapenna, kroata juristo, profesoro, oratoro, preidanto de UEA kaj Neŭtrala Esperanto-Movado, kunaŭtoro de Esperanto en Perspektivo
- Alister Edgar McGrath, irlanda teologo kaj biofizikisto
- Lynn Margulis, usona biologino kontribuinta pri endosimbioto
- Peter Brian Medawar, angla Nobelpremiita kracisto brazildevena, esploristo de imuna sistemo
- Kazimierz Michałowski, pola arkeologo, egiptologo kaj historiisto pri arto
- Patrick Moore, angla amatora astronomo kaj verkisto
- Nakamatsu Yoshiro, japana sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de pli ol 3000 patentoj
- Andrzej Nowak, pola historiisto, profesoro, sovetologo, verkisto
- Jerzy Robert Nowak, pola historiisto, verkisto kaj publicisto kontraŭbatalanta politikan korektecon
- Linus Pauling, usona Nobelpremiita kemiisto
- Jakov Perelman, soveta kaj rusa sciencisto kaj verkisto, populariganto de matematiko, fiziko kaj astronomio
- Steven Pinker, kanada-usona kognosciencisto
- Walery Pisarek, pola ingvosciencisto, spertulo pri sociolingvistiko kaj amaskomunikiloj
- Carolyn Porco, usona astronomino, spertulino de planedaj ringoj
- Carl Sagan, usona astronomo, pioniro pri astrobiologio
- George Gaylord Simpson, usona paleontologo, adepto de novdarvinismo
- Barbara Skarga, pola etikistino, profesoro pri filozofio
- Hugo Steinhaus, pola matematikisto, aforisto, aŭtoro de "Matematika kalejdoskopo"
- David Suzuki, kanada biologo japandevena
- Władysław Tatarkiewicz pola historiisto pri filozofio, estetikisto
- Neil deGrasse Tyson, usona astrofizikisto kaj gerontologo
- Kevin Warwick, brita kibernetikisto
- Norbert Wiener, usona matematikisto, kreinto de kibernetiko
- Wiktor Zin, pola konservisto de artaĵoj, felietonisto kaj televida desegnisto pri la arto
- Tadeusz Boy-Żeleński, pola romanistikisto kaj tradukisto
Sciencaj Muzeoj
- Aŭstralio
- Britio
- Germanio
- Francio
- Hispanio
- Nederlando
- Pollando
- Svislando
Organizaĵoj, institucioj, televidaj serioj, revuoj
- Civitana scienco
- Kosmo:Odiseado tra la tempo
- Discovery Channel
- Enciklopedio de Esperanto
- Historio de scienco
- Internaciaj Esperanto-Konferencoj de OSIEK
- Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
- Nacia Geografia Societo
- NASA
- Reĝa Institucio
- Scienca Pikniko
- Science
- Scientific American
- TED (konferencoj)
- Vikipedio
Vidu ankaŭ
- Scienca Festivalo en Varsovio
- eseo
- muzeo
- planetario