En Folkefiende | |||||
---|---|---|---|---|---|
dramatic work | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Henrik Ibsen | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | norvega lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 18-a de novembro 1882 | ||||
| |||||
Popolmalamiko (en la norvega: En Folkefiende) estas teatraĵo fare de la norvega dramisto Henrik Ibsen en 1882.
La teatraĵo estis unuafoje prezentita en 1883 en la urbo Kristianio (kiu poste nomiĝis Oslo en 1925) kaj de tiam estis prezentita en teatroj ĉirkaŭ la tuta mondo. Koncerne la ĝenron al kiu la teatraĵo devus esti atribuita, Ibsen skribis: "Ĝis nun mi ne estas certa ĉu mi nomos la teatraĵon komedio aŭ nur dramo. Estas multaj elementoj, kiuj indikas la komikan flankon, sed la teatraĵo baziĝas sur serioza ideo."
La mesaĝo de Ibsen
La teatraĵo temigas la lukton de kvalifikita unuopulo kontraŭ la komunumo en kiu li vivas kaj servas. Ibsen skribis sian teatraĵon kiel persona respondo al la kritiko kontraŭ li post sia antaŭa teatraĵo "Reaperantoj" kiu tiam estis konsiderita skandalo. "Popolmalamiko" estas teatraĵo kiu atakas la publikan hipokritecon, kaj tiam kaj nun. Kaj ankaŭ prezentas la plej severajn mediajn problemojn en nia mondo, do post pli ol jarcento la mesaĝo malantaŭ ĝi ankoraŭ estas tre aktuala.
En "Popolmalamiko" Ibsen iris eĉ pli for kun siaj mesaĝoj. Antaŭ tio, kvankam polemikaj elementoj estis reprezentitaj sufiĉe je la fronto de la okazaĵoj kaj eĉ prenis gravan parton de kio okazis sur la scenejo, tamen ili okazis malgrandskale ene de ununura domo kaj por specifa familio. En "Popolmalamiko", la polemiko iĝis la ĉefapogilo, kaj la kontraŭheroo estis socio kiel tutaĵo. Unu el la ĉefaj mesaĝoj en la teatraĵo estas, ke la sola persono, staranta sola, estas tiu, kiu estas "prave" pli ofte ol la amasoj da homoj, kiuj estis prezentitaj kiel malkleraj kaj gregemaj. Laŭ komuna kredo de Viktoriana epoko, socio estis nobla institucio kiu povus esti fidinda, fikcio kiun Ibsen defiis. Tio emfazas la heroecon de la individuo, ĉi-kaze de la kuracisto, diranta la veron fronte al la potenco de la reĝimo. La reĝimon bedaŭrinde reprezentas lia frato, la urbestro kiu detruas ajnan iniciaton purigi la banojn, kaj kiu funkcias sen minimuma homa toleremo.
Intriga resumo
La protagonisto de la teatraĵo estas Dro. Thomas Stockman, kuracisto kaj unu el la gravuloj de sia komunumo. La urbo estas feriurbo kies ĉefa ĉarmo kaj allogo estas en kuracaj publikaj banejoj. La kuracisto malkovras, ke la akvo en la banejoj estas poluita sekve de la eltrovo de bakteria infekto en la banakvo. La kaŭzo estis malkovrita de la tralikiĝo tra la grundoj de la loka fabriko kiu prilaboras buĉitajn bredbestojn, kaj kie multe el la urbanoj laboras. Li indikas akuzan fingron al sia frato, Peter Stockman, urbestro de la malgranda urbo, kiu ankaŭ havas proprajn ekonomiajn interesojn en la poluanta fabriko.
Dro. Stockman atendas esti laŭdita pro savo de la urbo de la koŝmaro de infektado de vizitantoj kun malsanoj, sed anstataŭe la lokuloj akuzas lin de fifamigado de la urbo kaj deklaras lin "Malamiko de la popolo"; ili amasiĝas kontraŭ li ĉe lia hejmo kaj ĵetas ŝtonojn tra la fenestroj de lia domo. La teatraĵo finiĝas kun kompleta ekskomuniko de la kuracisto kaj lia fakta elposteniĝo. Estas klare por la leganto-spektanto, ke la katastrofo estas ĉe la sojlo de la urbo (kaj ankaŭ ĉe la sojlo de la pordo de la kuracisto), pro la malvolo de la socio trakti la realon, tiel kiel ĝi estas.