En la Roma respubliko, popolaj magistratoj estis la magistratoj elektitaj de la ĉioma popolo en la komicoj, kontraŭe al la plebaj magistratoj elektitaj nur de la plebo. Temas do pri la kurulaj ediloj, pri la kvestoroj, pri la pretoroj, pri la konsuloj kaj pri la censoroj.
Kompreneble, ili almenaŭ teorie pli potencis ol la plebaj magistratoj (plebaj ediloj kaj plebaj tribunoj): kontraŭe al la plebaj, ili havis la potestas (la rajton decidi), la auspicium (la rajton konsulti la signojn); kaj la pretoroj kaj konsuloj ankaŭ havis la imperium (la rajton konduki la soldataron kaj kunvoki la komicojn aŭ la senaton). Tamen ankaŭ la plebaj magistratoj pli kaj pli ricevis similajn rajtojn.
Kiam estris diktatoro, ankaŭ tiu estis konsiderata popola magistrato, pro ties povoj. Sed tiun elektis unu el la konsuloj (post demando de la senato), ne la popolo.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 26 - 27, 30, 34 - 35