Ponto Sully | |||
---|---|---|---|
| |||
vojponto | |||
Situo | |||
Koordinatoj | 48° 51′ 0″ N, 2° 21′ 33″ O (mapo)48.852.35917Koordinatoj: 48° 51′ 0″ N, 2° 21′ 33″ O (mapo) | ||
Mapo | |||
| |||
La ponto Sully (franclingve pont Sully aŭ pont de Sully) estas ponto super la Sejno en Parizo. Ĝi kunligas la 4-an kaj la 5-an arondismentojn kaj plilongigas la akson de la bulvardo Henriko la 4-a, por finatingi la bulvardon Saint-Germain ĉe la maldekstra bordo.
Ĝi fakte konsistas el du malsamaj pontoj, apartigitaj de la orienta pinto de la insulo Saint-Louis. La ponto direkte al la dekstra bordo ekas per la kajo Henriko la 4-a, kaj alvenas al la kajo Anjou. Tiu direkte al la maldekstra bordo ekas per la kajo de Béthune por finatingi la kajojn Saint-Bernard kaj La Tournelle.
La nomo de la ponto honorigas Maximilien de Béthune, duko de Sully-sur-Loire kaj fama ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a.
Eksteraj ligiloj
- Ponto Sully ĉe "Structurae"
- Ponto Sully ĉe "Structurae"
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.