Ponto Alkonetaro | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
deck arch bridge • ŝtonponto • Romia ponto • ponto • monumento • romia konstruaĵo | ||||
Lando | Hispanio vd | |||
Situo | Garrovillas de Alconétar | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 39° 45′ 14″ N, 6° 26′ 14″ U (mapo)39.753838-6.437345Koordinatoj: 39° 45′ 14″ N, 6° 26′ 14″ U (mapo) | |||
| ||||
La Ponto Alkonetaro (hispane Puente de Alconétar), konata ankaŭ kiel Puente de Mantible, estis romia segmenta arkoponto en la regiono Ekstremaduro, Hispanio. La antikva strukturo, kiu montras ebenecajn arkojn kun proporcio de malfermo al leviĝo de 4–5:1, estas unu el plej fruaj en sia tipo.[1] Pro ties dezajno, oni supozas, ke la ponto estis starigita komence de la 2a jarcento fare de la imperiestroj Trajano aŭ Hadriano, eble sub la gvidado de Apolodoro de Damasko, la plej fama arkitekto de la epoko.[2]
La preskaŭ 300 m longa Ponto Alkonetaro utilis kiel trapasejo por la romia Via de la Plata, la plej grava nord-suda konekto en okcidenta Hispania,[3] super la rivero Taĵo, nome la plej longa rivero de Iberio. Ĝi supozeble restis serve ĝis la Reconquista, post kio nombraj frumodernaj rekonstruadoj klopoditaj de hispanaj inĝenieroj malsukcesis. La ruinoj, kiu estis ĉefe sur la dekstra riverbordo, estis translokigitaj kelkajn kilometrojn norden el sia origina loko en 1970 kiam estis kreita la baraĵo de la Alkantara Akvorezervejo multajn kilometrojn sudokcidente. Kurioze tiu ponto havas la saman etimologion kiel la ponto Alkantaro, la samnoma vilaĝo kaj eĉ la akvobaraĵo kaj akvorezervejo, nome el la araba radiko al+k-n-t-r, kun la signifo ponto. Nun laŭ la rivero unue estas Alkonetaro, tuje la diglago, tre sudokcidente la baraĵo, apud la vilaĝo kaj iom pli sude (ĉ. 1 km) la ponto Alkantaro. Multajn kilometrojn pli okcidente ĉe la sama rivero okcidente de la urbo Lisbono estas nuntempe kvartalo Alkantaro ankaŭ kun nomo rilata al iama ponto eble ne super la Taĵo sed super alfluanto.
Referencoj
Literaturo
- Durán Fuentes, Manuel (2004), La Construcción de Puentes Romanos en Hispania, Santiago de Compostela: Xunta de Galicia, pp. 181–87, (ISBN 978-84-453-3937-4)
- Fernández Casado, Carlos (1970), Historia del Puente en Espania. Puentes Romanos: Puente de Alconétar, Madrid: Instituto Eduardo Torroja de la Construcción y del Cemento without page numbers
- Galliazzo, Vittorio (1994), I ponti romani. Catalogo generale, Vol. 2, Treviso: Edizioni Canova, pp. 358–361 (No. 755), (ISBN 88-85066-66-6)
- Gil Montes, Juan (2004), "Elementos de la Ingeniería Romana", Las Obras Públicas Romanas, Tarragona: Congreso Europeo, archived from the original on 2014-10-17, https://web.archive.org/web/20141017170356/http://www.traianvs.net/textos/delapidata.php, retrieved 2015-07-18
- González Limón, Teresa et al. (2001), "A Brief Analysis of the Roman Bridges of the Way "La via de la Plata"", in Lourenço, P. B.; Roca, P., Historical Constructions, Guimarães, pp. 247–256, http://www.csarmento.uminho.pt/docs/ncr/historical_constructions/page%20247-256%20_45_.pdf
- O'Connor, Colin (1993), Roman Bridges, Cambridge University Press, pp. 108f. (SP20), 171, (ISBN 0-521-39326-4)
- Prieto Vives, Antonio (May–Aug 1925), "El Puente Romano de Alconétar", Archivo Español de Arte y Arqueología 2: 147–158