Ponto Akaŝi-Kaikjō | |||||
---|---|---|---|---|---|
明石海峡大橋 | |||||
japane 明石海峡大橋, Akaŝi-kaikjō ōhaŝi | |||||
| |||||
pendoponto • ŝtala ponto • vojponto | |||||
Estiĝo | 18-a de septembro 1996 | ||||
Malfermo | 5-a de aprilo 1998 | ||||
Adreso | |||||
Lando | Japanio vd | ||||
Situo | inter la insulo Aŭaĝi kaj Kobeo | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 34° 36′ 59″ N, 135° 1′ 13″ O (mapo)34.616388888889135.02027777778Koordinatoj: 34° 36′ 59″ N, 135° 1′ 13″ O (mapo) | ||||
| |||||
Parto de | Honshū-Shikoku Bridge Project • 100 bridges in Japan vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.jb-honshi.co.jp/ | ||||
|
La ponto Akaŝi-Kaikjō (japane
Historio
La konstruado komenciĝis dum aprilo 1986. Origine la distanco inter la du kolonoj, kiuj poe altas 298,3 metrojn, estis planata ekzakte 1990 metroj. La fortega tertremo de la urbo Kobeo dum la 17-a de januaro 1995, kies epicentro foris nur 10 kilometrojn de la du altaj kolonoturoj, disŝovis ilin je preskaŭ metro. Ĉar la ponto dum tiu momento ankoraŭ ne estis finkonstruita, ne estis problemo adaptiĝi al la nova kolona interdistanco.
La oficiala malfermo kaj ekuzo por publika trafiko okazis la 5-an de aprilo 1998. Entute la konstruado kostis sumon korespondan al 7,5 milionoj da usonaj dolaroj.
Teknikaj datumoj
La kompleta longeco inter la eksteraj fiksopunktoj de la kabloj estas 3.911 m, la larĝeco de la ponto inter la kabloj 35,5 m. Ĉiu el la du kabloj havas diametron de 112,2 cm kaj konsistas el po 36.830 dratoj kun diametro de po 5,23 mm: Kableto konsistas el 290 dratoj kaj la tuta kablo konsistas el 74.000 kabletoj.)
La kompleta pezo de la ponto, sen turoj, strata asfalto kaj pluraj konstruaĵoj, estas 147.000 tunoj. En ambaŭ, po 23.000 tunojn pezaj kolonoturoj de la monto specialaj masostabiligiloj enkonstruatas, por kontraŭagi vibradon dum tertremoj kaj tajfunoj.