Annuario Pontificio
ĉiujara periodaĵo
Aŭtoroj
AŭtoroVatikana Eldona Librejo
Lingvoj
Lingvoitala lingvo
Eldonado
Eldondato1716
LokoVatikano
EldonejoVatikana Eldona Librejo
Ĝenrokataloga servo

La Pontifika Jarlibro (itale Annuario Pontificio) estas jarlibro de la Katolika Eklezio, publikigita de Vatikano. Ĝi arigas, kune kun la historia kaj oficiala listo de ĉiuj papoj de la katolikismo, registron de la kardinaloj, episkopoj, diocezoj, departementoj de la roma kurio, diplomatiaj misioj de Vatikano en la eksterlando, religiaj ordenoj, katolikaj universitatoj kaj ceteraj katolikaj institucioj de la nuna eklezio. Ĝi estas kompilita de la Oficejo de Centra Statistiko de la Eklezio kaj ĉiujare eldonita en la itala.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.