Ponto du Gard | ||
Ponto-akvedukto | ||
Vido de nordo al la akvedukto | ||
arkoponto • ŝtonponto • akvedukto • Romia ponto • vidindaĵo • romia konstruaĵo | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Pont du Gard | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | |
Departemento | Gard | |
Komunumo | Vers-Pont-du-Gard | |
Urbo | Vers-Pont-du-Gard | |
Tipo | Ŝtonponto | |
Rivero | Gard | |
Koordinatoj | 43° 56′ 50″ N 4° 32′ 08″ O / 43.94722 °N, 4.53556 °O (mapo) | |
Longo | 275 m | |
Larĝo | 6,25 m | |
- Larĝo de akvedukto | 1,2 m | |
Loĝantaro | loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj | |
Materialo | Ŝtono sen mortero | |
Konstruo | Inter 40-60 p.K. | |
Vikimedia Komunejo: Pont du Gard | ||
Retpaĝo: www.pontdugard.fr | ||
Portalo pri Francio | ||
La Pont du Gard [po di gar] estas parto de la romia akvedukto en suda Francio, apud Remoulins, en departemento Gard. Ĝi estas trietaĝa ponto super la rivero Gard konstruita inter la jaroj 40 kaj 60 . La tuta longo de la akvedukto estis pli ol 60 km.
Priskribo
La trietaĝa "ponto" altas entute 49 metrojn.
- Suba etaĝo: 6 arkoj, longas 142 m, larxgas 6 m, altas 22 m
- Meza etaĝo: 11 arkoj, longas 242 m, larĝas 4 m, altas 20 m
- Supra etaĝo: 35 arkoj, longas 275 m, larĝas 3 m, altas 7 m
Sur la suba etaĝo estas vojo, sur supro de la plej supra etaĝo estas la akvedukto, kiu altas 1,8 m, larĝas 1,2 m kaj havas deklivon de 0,4%.
La deklivo de la tuta akvedukto estas 34 cm/km (1/3000), la tuta nivela diferenco estas 17 metroj, la tralasa kapablo estas 20.000 kubikmetroj da akvo po tago.
Konstruado
La ponto estis tute seke konstruita, tio signifas ke oni ne uzis morteron, la ŝtonoj — kelkaj pezas ses tunojn — estas ligitaj per pivotoj el kverko. Nur la plej alta parto, je nivelo de la kanalo, estas farita el konstruŝtonoj ligitaj per mortero[1].
Ekde la 4-a jarcento, oni malzorgis pri riparado kaj duontriono de la akvedukto ŝtopiĝis. Ĝi estis en la 9-a jarcento jam neuzebla kaj la ĉirkaŭaj loĝantoj ekuzis ties ŝtonojn por propraj celoj. Spite al tio, plimulto de Pont du Gard restis netuŝita.
Ekde la mezepoko ĝis la 18-a jarcento, oni uzis la akvedukton kiel simplan ponton, oni mallarĝigis la pilierojn de la meza etaĝo por ebligi trafikon de la piedirantoj sur la suba etaĝo. Tio danĝerigis stabilecon de la akvedukto, tie oni rekonstruis la originalan klarĝon en 1702 por rezervi la akvedukton. En 1743, oni konstruis novan ponton apud la suba etaĝo, tiel la trafiko ekokazis tie. La akvedukto estis tiutempe jam grava vidindaĵo, allogaĵo, tiel oni restaŭrigis ĝin en la 18-a jarcento, denove riparis ĝin dum Napoleono la 3-a.
En la 19-a jc, grandaj restaŭroj estis faritaj al la ponto, unue en 1842-1846 de Charles-Auguste Questel en kiuj, ŝtuparo estis kreita interne de la lasta piliero de la lasta etaĝo por aliri al la kanalo, poste de 1855 ĝis 1859, plej grandaj restaŭroj en la historio de la ponto estis faritaj sub estrado de Jean-Charles Laisné[2].
En 1988 kaj precipe en 2002, Ponto du Gard estis frapita per fortegaj inundoj, kiuj multe damaĝis ĉirkaŭe sed ne damaĝis la konstruaĵon. Tiam la akvo altiĝis ĝis tri kavaronoj de la malsupraj arkoj, kio estas maloftega alto de ĉirkaŭ 20 metroj[Note 1].
Pont du Gard estas unu el la kvin plej vizitataj francaj turismaj lokoj, en 2011[3], ĝin vizitis 1,4 milionoj da turistoj.
Filatelio
Galerio
Notoj kaj referencoj
Notoj
- ↑ 23 ĝis 24 metroj je nivelo de mezepoka ponto Saint-Nicolas situanta pli almonte kaj tute submergita per akvo.
Referencoj
Vidu ankaŭ
|
|