Ponevosto
Orientulino kun ponevosto

Ponevosto (ankaŭ nomata harvosto) estas hararanĝo ĉe kiu longa harfasko malantaŭe sur la kapo estas fiksita per kaŭĉuka ringeto aŭ rubando. Pro tio la hararo similas al vosto de poneo aŭ alia ĉevalo[1].

La ponevosto antaŭ ĉio estas portata de virinoj sed ankaŭ kelkfoje de viroj.

Viro kun ponevosteto

Referencoj

  1. Sherrow, Victoria. (2006) Encyclopedia of Hair: A Cultural History. Greenwood Publishing Group, p. 310.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.