Pomer | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio • municipality of Aragon | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50259 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 1° 50′ U (mapo)41.6378484-1.8407736Koordinatoj: 41° 38′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 107 m [+] | ||
Areo | 33,113941 km² ( 331 1.3 941 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pomer [+] | |||
Pomer [poMER] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
Pomer estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Aranda, kie ĝi estas nordokcidente de Aranda de Moncayo.
La loĝloko Pomer mem estas je 121 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 1107 msm en la Iberia Sistemo, kio faras ĝin la plej alta municipo de la komarko Aranda kaj la dua en la provinco, ĉe la valo de la rivero Aranda kiu fakte tie ekfluas pro kunfluejo de kelkaj rojoj. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 kaj poste laŭ montara loka ŝoseo. Apude estas la provinco Sorio okcidente, kaj plej proksima estas Borobia.
Historio
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj. En la 17-a jarcento ĝi pasis al la grafoj de Aranda.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Pomer kie oni plialtiĝis ĝis nunaj 25 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado); tekstila industrio konvertiĝis en ŝu-industrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Altiraĵoj estas la romanik-gotik preĝejo, neĝujo, vinkeloj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.