Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Polná (apartigilo) |
Polná | |||
germane Polna | |||
urbo | |||
Vido al Polná kun dekanuja preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria | |||
|
|||
Oficiala nomo: Polná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Jihlava | ||
Administra municipo | Jihlava | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasazava montetaro | ||
Situo | Polná | ||
- alteco | 490 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 29′ 13″ N 15° 43′ 08″ O / 49.48694 °N, 15.71889 °O (mapo) | ||
Areo | 37,77 km² (3 777 ha) | ||
Loĝantaro | 5 238 (2023) | ||
Denseco | 138,68 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1242 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 588 13 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0632 | ||
NUTS 5 | CZ0632 587711 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 11 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Polná | |||
Retpaĝo: www.mesto-polna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Polná (germane Polna) estas urbo en Ĉeĥio, en Bohemio en distrikto Jihlava, regiono Vysočina. En la jaro 2023 vivis ĉi tie 5 238 loĝantoj. Ĝi troviĝas 14 km nordoriente de Jihlava, 17 km sudoriente de Havlíčkův Brod, 20 km sudokcidente de Žďár nad Sázavou kaj 35 km nordokcidente de Třebíč.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ždírec (distrikto Jihlava), Dobroutov, Dobronín, Brzkov, Věžnice, Kamenná (distrikto Jihlava), Záborná, Věžnička, Stáj, Rudolec, Poděšín kaj Nížkov.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1242.
En la jaro 1899 estis murdita la deknaŭjara Anežka Hrůzová en proksima arbaro Březina. Pro la murdo estis akuzita juda junulo Leopold Hilsner el Polná. Juĝproceso okazis kun li inter la 12-a – 17-a de septembro de la sama jaro kaj ĝi vekis en sia epoko grandegan atentemon (pli poste oni parolis pri la tuta evento kiel pri hilsneriado). Laŭ atestoj de loĝantoj de Polná el antaŭesplorado Hilsner en la tago de la murdo renkontiĝis kun pluaj du judoj, kun kiuj li estis tiutage vidita kaj ĉe kiuj la akuzo venis al konkludo, ke temis prikunkrimintoj. Tiuj ne estis trovitaj, sed Hilsner estis en la septembra proceso trovita kulpa (fare de 12 voĉoj el 12) pro kunĉeesto en la murdo. Post la kondamno de Hilsner en la afero partoprenis ankaŭ la estonta prezidento de ČSR Tomáš Garrigue Masaryk. La 11-a de decembron 1899 TGM vizitis Polná – inkognite. Hilsner estis mallongtempe post tio tralasita, sed baldaŭ venis alia proceso, en kiu lia kulpo estis konfirmita al li ne nur pro la murdo de Anežka Hrůzová, sed ankaŭ la alian knabinon el Horní Věžnice, Marie Klímová, kiu estis murdita je unu jaro pli antaŭe, en la jaro 1898. Ambaŭ murdoj havis nek rabeman nek seksan motivon – ili estis markitaj kiel ritaj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 285 |
1880 | 6 388 |
1890 | 5 965 |
1900 | 6 062 |
1910 | 5 595 |
1921 | 5 201 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 106 |
1950 | 4 296 |
1961 | 4 739 |
1970 | 4 580 |
1980 | 4 862 |
1991 | 4 691 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 869 |
2014 | 5 116 |
2016 | 5 091 |
2017 | 5 134 |
2018 | 5 149 |
2019 | 5 141 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 5 150 |
2021 | 5 089 |
2022 | 5 147 |
2023 | 5 238 |
Partoj de urbo
Polná dividiĝas en kvin lokajn partojn - Hrbov, Janovice, Nové Dvory, Polná kaj Skrýšov). Ĉiu el la partoj havas sian memstaran katastran teritorion (nomita Hrbov, Janovice u Polné, Nové Dvory u Kamenné, Polná kaj Skrýšov u Polné).
Polná havas dek unu bazajn setlejunuojn, nome por kvar lokajn partojn Hrbov, Janovice, Nové Dvory a Skrýšov kaj sep sur la katastraj teritorioj Polná kun la nomoj Horní Město, Kalvárie, Nad Peklem, Podhora, Polná–historické jádro, U nádraží kaj V rovinách.
Memorindaĵoj
- Preĝejo de Ĉielpreno de Vurgulino Maria
- Preĝejo de sankta Anna
- Sinagogo en Polná
- Juda tombejo
- Burgo kaj kastelo Polná
Personecoj
- František Augustin (1846–1906), fondinto de moderna ĉeĥa meteorologio
- Dr. Ing. Rudolf Gilbert (1896–1984), filatelisto, profesoro en grafika lernejo
- Bohumil Hrabal, verkisto, li pasigis ĉi tie parton de sia infanaĝo (1916–1919) kun siaj gepatroj en urbana bierfarejo
- František Kašík (1888–1969), soldato, inventinto de kontraŭtanka obstaklo ĉeĥa erinaco
- Karel Ludvík Klusáček (1865–1929), akademia pentristo
- Kašpar Knittl (1825–1882), komponisto, orgenisto, ĥorestro
- Karel Knittl (1853–1907), muzika komponisto, teoretikisto kaj pedagogo
- Josef Kuhn (1911–1984), ĉeĥa orgenisto kaj muzika komponisto
- Václav Viktor Morávek (1715–1779), skulptisto
- Kamila Moučková (1928), rozhlasová a televizní hlasatelka
- Božena Němcová, ŝi vivis en Polná en la jaroj 1840–1842
- Havel Palamedes (dua duono de la 16-a jarcento), urba skribisto, fondinto de la plej malnova urba libro (vokteja), partopreninto de Wittenberga univerzitato
- Antonín Pittner (1814–1897), reprezentanto de nacia renaskiĝo, urbestro
- Vlasta Pittnerová (1853–1926), verkistino
- Josef Věromír Pleva (1899–1985), verkisto
- Jiří Ignác Pospíchal (1634–1699), grandmajstro de krucana ordeno, ekonomo
- Prokop Sedlák (1838–1920), entreprenisto kaj politikisto
Pluaj fotoj
- Hospitalo en placo Sezimovo náměstí
- Konstruaĵo de dekanujo
- Strato Indusova ulice nomita laŭ soldato de Ruĝa armeo, Valentin Indusov
- Sinagogo en Polná
- Urbodomo en placo Husovo náměstí
- Eksa trajna stacidomo
- Burgo kaj kastelo Polná
- Monteto Kateřinov
- Simbola tombo de Anežka Hrůzová sur loko de murdo en arbaro Březina
|