Laŭ la Konstitucio de la jaro 1999, Venezuelo estas federacia ŝtato, organizita kiel prezidenta Respubliko sub la nomo Bolivara Respubliko de Venezuelo (República Bolivariana de Venezuela)
La prezidento de Venezuelo estas samtempe ŝtatestro kaj registarestro. Plenuma povo estas ekzercata de la Prezidento. Leĝofara povo estas reprezentita de la Nacia Asembleo. La Konstitucio mencias tri kromajn branĉojn de la federacia povo: la juĝan, la civitan kaj balotan branĉojn.
Ĝenerala priskribo
Aktuala Prezidento Hugo Chávez estis elektita en Decembro 1998 sur politika platformo kiu alstrebis la kreadon de Nacia Konstitucia Asembleo por redakti novan Konstitucion. La politika sistemo priskribita pli sube estas tiu, kiun difinis la Venezuela Konstitucio de la jaro 1999, kiu estis aprobita per populara referendumo en 1999 kaj ekvalidis post la 30-a de decembro 1999. Chávez estis reelektita en Decembro de 2006.
Plenuma branĉo
La prezidento estas elektita per direkta kaj universala balotrajto. La oficperiodo estas ses jaroj, kaj prezidento povas esti reelektita nur unu solan sinsekvan terminon. La prezidento enoficigas la vicprezidenton. Li decidas la amplekson kaj komponaĵon de la registaro.
Nuna Jefe de Estado y de Gobierno: Prezidento, Hugo Chávez, de la 2-a de februaro de 1999
Nuna Vicepresidente: Vicprezidento, Jorge Rodríguez, de la 3-a de januaro de 2007
Leĝdona branĉo
La antaŭe duĉambra Venezuela leĝdona povo estis konvertita per la 1999 konstitucio al uniĉambra Nacia Asembleo aŭ Asamblea Nacional. La Nacia Asembleo havas 167 membrojn entute, kaj ili estas elektitaj per populara baloto al kvin-jaraj terminoj, kaj povas esti reelektitaj por maksimumo de du aldonaj terminoj). Ĉi tiuj leĝdonaj agentoj estas elektitaj per kombinaĵo de partia listo kaj unumembraj elektodistriktoj. Tri Asembleaj lokoj estas per leĝo rezervitaj por la indiĝenoj de Venezuelo. Lasta elekto al la Nacia Asembleo okazis je la 30-a de julio de 2005.
Leĝkrea procezo povas esti iniciatita de la plenuma branĉo, la leĝdona branĉo (ĉu komitato de la Nacia Asembleo aŭ tri membroj de tiu ĉi), la jura branĉo, la civitana branĉo (ombudsmano, prokuroro, kaj ĝenerala kontrolisto) aŭ per publika peto, subskribita de ne malpli ol 0.1% de registritaj voĉdonantoj. La prezidento povas peti al la Nacia Asembleo la rekonsideradon de pecoj de leĝoj kiujn ĝi konsideras malaprobindaj, sed simpla majoritato de la Asembleo povas kontraŭi ĉi tiujn kontraŭargumentojn.
Jura branĉo
La jura branĉo estas kontrolita de la Suprema Tribunalo de Justico, kiu povas kunveni ĉu en specialigitaj ĉambroj (da kiuj estas ses) aŭ en plenkunsido. La anoj estas nomumitaj de la Nacia Asembleo kaj servas 12-jarajn terminojn. La jura branĉo ankaŭ konsistas de subaj tribunaloj, inkluzivantaj distriktajn, municipajn kaj unuainstancajn tribunalojn.
Venezuelo aboliciis la mortpunon en 1863, tiel ke ĝi estas la lando kie ĉi tiu praktiko estas eksterleĝigita el plej longa tempo.
Civitana branĉo
La civitana branĉo konsistas el tri komponantoj: la ĝenerala prokuroro, la "defendanto de la popolo" aŭ ombudsmano, kaj la ĝenerala kontrolisto. La okupantoj de ĉi tiuj oficejoj, aldone al la plenumado de iliaj specifaj funkcioj, ankaŭ agas kolektive kiel la "Respublikana Morala Koncilio" por prezenti antaŭ la Suprema Tribunalo la agadojn kiujn ili opinias mallaŭregulaj, aparte tiujn kiuj atencas kontraŭ la Konstitucio. La respondeculoj de la "civitana povo" estas elektitaj por terminoj de 7 jaroj fare de la Nacia Asembleo.
Politikaj partioj kaj lastaj prezidentaj kaj parlamentaj elektoj
La Nacia Voĉdona Konsilio estas respondeca por la organizado de elektoj en iuj ajn niveloj. Ĝiaj membroj estas ankaŭ elektitaj al sep-jaraj terminoj fare de la Nacia Asembleo.
La lastaj prezidentaj elektoj okazis en la 12-a de decembro de 2006 kun jenaj rezultoj:
Kandidatoj | Voĉdonoj | % |
---|---|---|
Hugo Chávez | 7 309 080 | 62,84% |
Manuel Rosales | 4 292 466 | 36,9% |
Luis Reyes | 4 807 | 0,04% |
Venezuela Da Silva | 3 980 | 0,03% |
Carmelo Romano Pérez | 3 735 | 0,03% |
Alejandro Suárez | 2 956 | 0,02% |
Eudes Vera | 2 806 | 0,02% |
Carolina Contreras | 2 169 | 0,01% |
Pedro Aranguren | 2 064 | 0,01% |
José Tineo | 1 502 | 0,01% |
Yudith Salazar | 1 355 | 0,01% |
Ángel Yrigoyen | 1 316 | 0,01% |
Homer Rodríguez | 1 123 | 0% |
Isbelia León | 793 | 0% |
Totalo (Partopreno 74,69 %) | 11 790 397 | 100,0 |
Fonto: Nacia Voĉdona Konsilio: nuligitaj voĉdonoj: 160 245 (1,35% el la tuto) |
Rezulto de la balotoj de la 4-a de decembro de 2005 al la Nacia Asembleo de Venezuelo:
Federa sistemo
Ĉefurbo: Karakaso
Venezuela organiziĝas en dudek tri federaj ŝtatoj, unu federa distrikto la federaj dependaĵoj konsttuitaj de 311 insuloj kaj insuletoj kaj la reklamita teritorio de Guayana Esequiba (disputita kun Gujano).
Ŝtatoj: Amazonas, Anzoátegui, Apure, Aragua, Barinas, Bolívar, Carabobo, Cojedes, Delta Amacuro, Falcón, Guárico, Lara, Mérida, Miranda, Monagas, Nueva Esparta, Portuguesa, Sucre, Táchira, Trujillo, Vargas, Yaracuy, Zulia
Partopreno en Mondaj organizaĵoj
Anda komunumo (asociita membro), Caricom (observanto), CDB, ECLAC, FAO, G-3, G-11, G-15, G-19, G-24, G-77, IADB, IAEA, IBRD, ICAO, ICCt, ICC, ICRM, IFAD, IFC, IFRCS, IHO, Internacia Labor-Organizaĵo, Internacia Mona Fonduso, IMO, Intelsat, Interpol, IOC, IOM, ISO, ITU, ITUC, LAES, LAIA, Merkosudo, MINURSO, NAM, OAS, OPANAL, OPCW, OPEL, PCA, Rg, TeleSUR, UN, UNCTAD, Unesko, UNHCR, [Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Industria Evoluo|UNIDO]], UNIKOM, UNU, UPU, WCO, WFTU, Monda Organizaĵo pri Sano, WIPO, Monda Organizaĵo pri Meteologio, WToO, WTrO
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la Venezuela Prezidanteco Arkivigite je 2009-03-19 per la retarkivo Wayback Machine