Politiko de Angolo okazas en kadro de prezidenta respubliko, en kiu la Prezidanto estas samtempe ŝtatestro kaj registarestro, kaj de multpartia sistemo. Administra potenco estas ekzercita de la registaro. Leĝdona potenco estas respondeco de la registaro kaj parlamento.
Angolo ŝanĝiĝis de unu-partia marksisma-Leninisma sistemo kiel Popola Respubliko Angolo regita de la Populara Movado por la Liberigo de Angola (MPLA al formala plurpartia demokratio sekvante la balotadojn de 1992. Prezidanto José Eduardo dos Santos gajnis la unuan rondon de la balotado kun pli ol 49% el la voĉdono al Jonas Savimbi. La posta renovigo de civila milito kaj disfalo de la Lusaka Protokolo lasis multe da de ĉi tiu procezo sen stabileco, sed demokrataj formoj ekzistas, precipe la Nacia Asembleo.
Nuntempe, politika potenco estas koncentrita en la Prezidanteco. La administra filio de la registaro estas kunmetita de la Prezidanto, la Ĉefministro (nuntempe Paulo Kassoma) kaj Konsilio de Ministroj. Dum jardekoj, la politika povo koncentriĝis en la Prezidanteco kiu ĝin praktikis de formo sufiĉe aŭtoritateca. La nuna prezidanto estas José Eduardo dos Santos.
La Konsilio de Ministroj, integrita de ĉiuj ministroj, kunvenas regule. La Regantoj de la 18 provincoj estas nomumitaj de la prezidanto. La konstitucia leĝo de 1992 establis ĝis 2010 la ĝeneralajn liniojn de la strukturo de la registaro kaj ĝi difinas la rajtojn kaj devojn de la civitanoj.
La jura sistemo baziĝas en la portugala sistemo, sed ĝi estas malforta. La Supera Kortego de Justeco agas kiel tribunalo de apelacio. Konstitucia Tribunalo kun povo de juĝa revizio neniam estis konstituita.
La lastaj parlamentaj elektoj okazigis en septembro de la 2008, estante gajnanto la partio MPLA, kun la 81% de la voĉdonoj.