Politian
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroEdgar Allan Poe
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1835
Ĝenromelodramo

Politian estas la sola teatraĵo verkita de la usona verkisto Edgar Allan Poe. Ĝi estis verkita en 1835 sed restis nefinita.

La teatraĵo estas fikcia versio de vera krimo okazinta en Kentukio : la murdo de Solomon P. Sharp fare de Jereboam O. Beauchamp en 1824. La tiel nomita "tragedio de Kentukio" tre famiĝis en la usona ŝtato, kaj inspiris plurajn literaturajn verkojn. Poe tamen preferis loki sian version en 16-a jarcenta Romo. Li verkis la teatraĵon, kiam li estis laboranta por la gazeto Southern Literary Messenger

La verko ne ricevis favorajn recenzojn. Ĝia malsukceso instigis Poe ne plu verki longajn verkojn, kaj anstataŭe koncentriĝi sur noveloj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.