Polisemio (el la Antikva Greka Lingvo: πολυ-, poly-, "multaj" kaj σήμα, sêma, "signo") estas la eblo de vorto aŭ frazo havi multajn signifojn. En multaj lingvoj ekzistas kiel pruvo de la regulo de lingva ekonomio (ne konfuszenda kun lingvoekonomiko) aŭ malkosteco, tio estas, por esprimi diversajn signifojn sufiĉas ununura vorto.

En la esenco de Esperanto kuŝas tendenco, ke ne ekzistu tiom da ebloj, kiuj povus konduki al konfuzo. Sed tamen ekzistas ankaŭ polisemio en ĝi (ekzemple paŝo).


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.