Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Pterodroma alba (Gmelin, 1789) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Polinezia burdopetrelo aŭ Feniksa petrelo, Pterodroma alba estas mezgranda, ĝis 35 cm longa, tropika marbirdo kun enverguro de 83 cm. Ĝi havas plumaron kun malhelbrunaj supraj partoj, blanka sube kaj blankeca ĉe la gorĝo. Ambaŭ seksoj estas similaj. Laŭnome oni ne konfuzu ĝin kun la similnoma Polinezia petrelo, Nesofregetta fuliginosa, kaj pro tio oni uzu la aldonon “-burdo” propra de la grupo de la burdopetreloj.
La Polinezia burdopetrelo troviĝas tra oceanoj kaj marbordaj areoj en centra Pacifika Oceano. Ties kolonioj povas troviĝanti sur la insuloj Fenikso, Tongo, Kiritimati, Tuamotuoj, Markizinsuloj kaj Pitkarnoj. La ino demetas ununuran blankan ovon sur la grunda surfaco. La dieto konsistas ĉefe el kalmaroj, fiŝoj kaj krustuloj.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, predado fare de invadaj specioj kaj homa espluatado, la Polinezia burdopetrelo estis pritaksita kiel Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Referencoj
- BirdLife International (2012). Pterodroma alba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 2013-01-09. Kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
|