Bazaj informoj
Polina, hungare Alsófalu (alŝOfalu) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 209 m
- Loĝantaro: 120
- Poŝtkodo: 982 62
- Aŭtokodo: RA
- Telefonprefikso: 47
Situo
Polina situas sub monto 476 m-ojn alta, sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 12 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1325 en formo "Polanfolua". En 1910 loĝis en Alsófalu 287 da homoj, (escepte 4 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Alsófalu rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Polina 120 da homoj, (86 hungaroj, 31 slovakoj, 2 ĉeĥoj, unusola cigano).
Vidindaĵo
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento