Sankta | |||||
Polikarpo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sanktulo, episkopo, martiro | |||||
Persona informo | |||||
Πολύκαρπος Σμύρνος | |||||
Naskiĝo | 69 en Izmiro | ||||
Morto | 23-an de februaro 155 en Izmiro | ||||
Mortis per | morto sur brulŝtiparo vd | ||||
Religio | Judkristanoj vd | ||||
Lingvoj | antikva greka • slovena vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • pastro • verkisto • pastro vd | ||||
Laborkampo | church‘s ministry • martiriĝo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 23-a de februaro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Polikarpo (69-155) estas kristana martiro.
Li estis episkopo de Smirno, tre populara kaj alte estimata de la kristanoj de la romia provinco de Asia en la 2-a jarcento. Li estis disĉiplo de Sankta Johano la Evangeliisto. Liaj disĉiploj, inter aliaj, estis Sankta Ireneo kaj Papiaso. Li estis amiko de Sankta Ignaco el Antioĥio.
El liaj verkoj, nur restas lia letero al la Filipianoj. Ireneo diris, ke la letero estas bonega, per kiu "koncernantoj pri savo, povas vidi kaj la karakteron de lia fido kaj la doktrinon de la vero."
Unufoje, kiam Polikarpo estis en Romo, li renkontis Marcionon kaj nomis lin "la unuenaskito de Satano."
Nia scio pri Polikarpo devenas de tiu letero, de fama rakonto pri lia matiriĝo, kaj de la skriboj de Ireneo kaj de Ignaco.
Festotago de Polikarpo laŭ la kristana tradicio estas la 23-a de februaro.