Polemiko estas publika diskutado pri religiaj, filozofiaj, politikaj aŭ sociaj temoj. Tiel polemikaj tekstoj ofte estas verkataj por kontesti aŭ refuti pozicion, teorion aŭ ĝeneralan opinion.
- La vorto devenas de la greka "polemikos" (πολεμικως), kiu signifas malamikema, aŭ de "polemos" (πόλεμος), kiu signifas milito (malpaco).[1]
- La malo de polemiko estas apologio.
- La polemiko estis malnova milita disciplino, kiu instruis la manieron defendi aŭ ataki teritorion.
- La polemika ĵurnalismo estis komuna en kontinenta Eŭropo, kiam la leĝoj pri kalumnio ne estis striktaj.[2]
- Ekzistas ankaŭ aliaj sencoj de la vorto. Polemiko estas branĉo de la teologio, en interrilato kun la historio aŭ la konduto kun diskuto de la ekleziuloj.[3]
- En sia verko La Respubliko Platono uzis personon nomitan Polemarĥo kiel veturilo, kiu permesis impulsi etikan debaton.
Referencoj
- ↑ Angla difino
- ↑ polemicista, or polemical·literature, or polemics (rhetoric). britannica.com [konsultita: 2008.02.21].
- ↑ Nicole, Roger R. Polemic Theology: How to Deal with Those Who Differ from Us Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, Summer 1998.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.