Pola Enlanda Armeo | ||
---|---|---|
armita organizaĵo • rezisto • armea branĉo | ||
Komenco | 1942 vd | |
Fino | 1945 vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Pola Enlanda Armeo (pole Armia Krajowa) estis konspirita armita forto de la Pola Subtera Ŝtato dum la Dua Mondmilito, aganta sub germana kaj soveta okupadoj de la pola ŝtato. Estis la plej forta kaj la plej bone organizita subtera armeo tiutempe aganta en Eŭropo. Ĝia ĉefa celo estis armita rezisto kontraŭ la germana okupanto kaj pretigo de eksplodonta tutpollanda ribelo.
Deveno
- la 27-an de septembro 1939 - ekesto de Służba Zwycięstwu Polski (Servo al Venko de Pollando)
- la 13-an de novembro 1939 - ordone de Supera Komandanto kreiĝas Związek Walki Zbrojnej (Asocio de Armita Batalado), baziĝanta sur la strukturoj de la Servo al Venko de Pollando
- la 14-an de februaro 1942 - renomumo laŭ ordono de Supera Komandanto de Pola Armila Fortaro, generalo Władysław Sikorski je Armia Krajowa (Enlanda Armeo)
- la 19-an de januaro 1945 malfondo de AK (Enlanda Armeo)
Kvankam Pola Enlanda Armeo devenis de la Asocio de Armita Batalado kaj Polski Związek Powstańczy (Pola Ribela Asocio) en ĝian konsiston eniris multe da etaj organizoj, kiel:
- Narodowa Organizacja Wojskowa (Nacia Armea Organizo) - ekde 1942 (parte)
- Konfederacja Narodu (Konfedero de Nacio) - de aŭgusto 1943
- Narodowe Siły Zbrojne (Nacia Armita Fortaro) - ekde 1944 (parte)
- Bataliony Chłopskie (Kamparanaj Batalionoj) (parte)
- Gwardia Ludowa WRN (Popola Gvardio) - de 1940 (aŭtonoma)
Militagadoj
- Lvova Ribelo
- Operaco Tempesto
- Ne realigita Ribelo de Krakovo
- Ribelo de Varsovio
Komandantoj de Landa Armeo
- Michał Tokarzewski-Karaszewicz, 1939-1940
- Kazimierz Sosnkowski, 1940
- Stefan Rowecki, 1940-1943
- Tadeusz Komorowski, 1943-1944
- Leopold Okulicki, 1944-1945
Komunistaj reprezalioj
La 23-an de aŭgusto 1944 250 oficiroj de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, enprizonigitaj de NKVD en postgermana koncentrejo Majdanek, estis forveturigitaj al gulagoj de Sovetunio (en Rjazan, Grjazovec, Ĉerepovec kaj aliloke).
Memorigo
Bataloj de la soldatoj de Landa Armeo estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio, per surskribo sur unu el tabuloj post 1945 "ARMIA KRAJOWA".
Vidu ankaŭ
Interesaĵoj
- 31.10.1941: En Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" enkondukan artikolon titolis Du armeoj de Pollando (eksterlanda en Skotlando, Egiptio, Kaŭkazio, Kanado, Norvegio, Francio, Afriko kaj la subtera en Pollando) - represata en Nov-Jorko, Londono kaj Palestino
- 12.08.1943: Speciala taĉmento de Pola Enlanda Armeo forkondukis en Varsovio bankan aŭton kun pli ol 105 milionoj da zlotoj - dum 2,5 minutoj likvidis kelkpersonan germanan eskorton, du polaj soldatoj vundiĝis - la Operaco Montarano („Akcja Góral”) apartenas al la plej bone aranĝitaj flanke de Pola Subtera Ŝtato, preparoj daŭris 14 monatojn kaj partoprenis ĝis ĉirkaŭ 50 personoj
- 2.11.1943: Post perdo de Orientaj Limregionoj, favore al Ukrainio, Belorusio kaj Litovio, komandanto de la Enlanda Armeo ordonis intensigon de propagando kontraŭsoveta kaj kontraŭkomunista
- 30.11.1944: Taĉmento de ĝendarmoj de Pola Enlanda Armeo en batalo kontraŭ SS-Divizio Galizien liberigis arestitajn polojn
Bibliografio
- Michał Tokarzewski-Karaszkiewicz, U podstaw tworzenia AK (Ĉe fundamentoj de la kreo de Landa Armeo). [prelego] Montrealo 1951 (Teksto multobligata, eldonita en 1980; Biblioteko de filio "Radogoszcz" Muzeo de Sendependecaj Tradicioj en Lodzo, sygn. 30401/R).
- Tadeusz Bór-Komorowski, Secret Army, New York, Macmillan Company, 1951, ISBN 0-89839-082-6.
- Richard C. Lukas, Forgotten Holocaust: The Poles under German Occupation, 1939–1944 (Forgesita holokaŭsto. Poloj sub la germana okupado, 1939-1945) Nov-Jorko 1997
- Marek Ney-Krwawicz, Komenda Główna Armii Krajowej 1939-1945 (Ĉefkomandejo de Landa Armeo 1939-1945), PAX Warszawa 1990, ISBN 832111055X
- Norman Davies, Rising '44, Macmillan, 2003
Eksteraj ligiloj
- Muzeum Armii Krajowej w Krakowie Arkivigite je 2017-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Muzeo de Pola Enlanda Armeo en Krakovo
- Warsaw Uprising Museum