Pokalo | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Crater (genitiva Crateris) |
Mallongigo | Crt |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Leono • Sekstanto • Hidro • Korvo • Virgo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 10h 45m 0s ... 11h 50m 0s |
Deklinacio | -24° 30' 0" ... -6° 0' 0" |
Areo | 282 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 53 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | None |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 3,57 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 84° |
Latitudoj de plena videbleco | -90° ... 66° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Aprilo |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Pokalo estas konstelacio de la tera ĉielo.
Steloj
- La alfa stelo de la Pokalo nomiĝas Alkes.
Mitologio
Laŭ la helena mitologio,[1] Apolono donis al sia korvo gravan komision. La korvo devis flugi por ĉerpi akvon per pokalo el la fontoj de la akva teritorio. Survoje, figarbo allogis ĝin, sed la fruktoj ne ankoraŭ estis maturaj. Ĝi decidis do atendi proksime al la arbo ilian maturiĝon. Tio daŭris... kaj dumtempe, ĝi serĉis pretekston por senkulpigi sin pro tiom da malfruo. Ĝi fine diris al Apolono, ke la marserpento, kiu nomiĝas Hidro, fuŝis ĝian ĉerpadon, kaj trinkis la tutan akvon el la pokalo. Kompreneble, Apolono tre bone komprenis la trompaĵon de la korvo. Li ŝanĝis la korvon, la pokalon kaj la hidron en konstelaciojn
Tial, en la kampo de la steloj, por ĉiam flugas la Pokalo Ĝi situas oriente de la Korvo kaj preskaŭ tuŝas la voston de la Hidro, kiu partoprenas la saman legendon. La nomo de la alfa stelo Alkes signifas Cruĉo en la araba lingvo
Referencoj
- ↑ "Les plus belles histoires de la mythologie" (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978"