Poix-du-Nord | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Quesnoy-Est | ||||
INSEE kodo | 59464 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59218 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59464 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Jean-Marie Cornu 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 013 (1 999) | ||||
Loĝdenso | 232 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 50°11′23″N 3°36′31″O / 50.18972°N, 3.60861°O (mapo) Koordinatoj: 50°11′23″N 3°36′31″O / 50.18972°N, 3.60861°O (mapo) | ||||
Alto | 104 m - 151 m | ||||
Areo | 8,67 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Poix-du-Nord [+] | |||||
| |||||
Poix-du-Nord estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 013 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Poix-du-Nord estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Poix-du-Nord troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Poix-du-Nord etendiĝas sur 8,67 km². Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Salesches, Englefontaine, Vendegies-au-Bois, Neuville-en-Avesnois kaj Ghissignies.
Historio
Dum intensa bombardado de la Unua mondmilito, la loĝantaro devis rifuĝi al la keloj de la vilaĝo, sed malgraŭ tio multe suferis pro gas-obusoj.
Vidindaĵoj
La "Keighley Hall" estas municipa konstruaĵo lokita ĉe la placo Talma. Ĝi estis financita de la brita urbo Keighley por danki la vilaĝanojn pri la helpo, kiun ili konsentis al britaj soldatoj. Ĝi pro sia brita stilo estas tute unika en la regiono.
La monumento Talma estas bronza statuo starigita omaĝe al la tragedisto François-Joseph Talma. Ĝi situas apud la Keighley Hall, sub aleo da kastaneoj. Videblas cetere mortmonumento apud la loka preĝejo, antaŭ la urbodomo.
Lokaj famuloj
La politikisto Alfred Basquin (1895-1957) naskiĝis en Poix-du-Nord. Ankaŭ la tragedisto François-Joseph Talma devenis de tiu vilaĝo.
Administrado
Poix-du-Nord apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Oficiala retejo de Poix-du-Nord Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine