Pohraniční | |
germane Reizenhain | |
malaperinta vilaĝo | |
Konservita domo en Pohraniční | |
Oficiala nomo: Pohraniční | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Hora Svatého Šebestiána |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Najbaras kun | Reitzenhain Germanio |
Situo | Pohraniční |
- alteco | 760 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 33′ 14″ N 13° 13′ 46″ O / 50.55389 °N, 13.22944 °O (mapo) |
Katastro | 13,27 km² (1 327 ha) Pohraniční |
Rezervejo | Fontejo de Chomutovka |
Unua skribmencio | 1401 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Pohraniční (Hora Svatého Šebestiána) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Pohraniční (germane Reizenhain) estas nomo de pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. Ĝi etendiĝis 5,5 km nordokcidente de Hora Svatého Šebestiána, al kiu en la tempo de sia pereo ĝi apartenis kiel loka parto. Ĝi situis sur la dekstra bordo de lima rojo Černá kaj sur la maldekstra bordo ligis al ĝi la germana ĝis nun ekzistanta vilaĝo Reitzenhain. La vilaĝo pereis en la jaro 1955 pro elloĝigo. Ĝis nun ekzistas katastra teritorio Pohraniční kun areo 13,27 km².
Tra la pereinta municipo kondukas arbara vojo kun limpasejo por piedirantoj. Sude de la vilaĝo kondukis nuligita deflankiĝejo de fervojlinio Chomutov–Vejprty el Křimov ĝis Reitzenhain kaj sur la norda rando komenciĝas natura rezervejo Fontejo de Chomutovka.
Nomo
La devenan nomon la domaro akiris laŭ la germana vilaĝo Reitzenhain, kiu troviĝas en senpera najbareco malantaŭ la ŝtatlimo.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1401.
Evoluo de nombro de loĝantoj
Dum popolnombrado en la jaro 1921 ĉi tie vivis 199 loĝantoj (el tio 99 viroj), el kiuj estis kvar ĉeĥoslovakoj kaj 194 germanoj kaj unu fremdulo. Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la vilaĝo havis 223 loĝantojn: 16 ĉeĥoslovakojn, 199 germanojn kaj 8 fremdulojn.
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 224 | 243 | 252 | 235 | 200 | 199 | 223 | 26 | . | . | . | . | . | 1 |
Domoj | 25 | 31 | 31 | 31 | 32 | 32 | 35 | 30 | . | . | . | . | . | . |
Vidu ankaŭ
Fotogalerio
- Vilaĝo Pohraniční
- Domo en Pohraniční
|