Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
podofilo Podophyllum

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Subfamilio: Berberidoideae
Genro: Podofilo’’ Podophyllum
Aliaj Vikimediaj projektoj
ilustraĵo de Illustration des ŝildforma podofilo (Podophyllum peltatum).
foliokj kaj maturaj fruktoj de sesstamena podofilo (Podophyllum hexandrum).

podofilo (Podophyllum), estas plantgenro en la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). La botanika nomo Podophyllum devenas de la grekaj vortoj πούς, ποδός por piedo kaj phyllon (φύλλον) por folio, do „piedofolio“. La drogo el la rizomo nomiĝas Rhizoma Podophylli (podofila rizomo).

Priskribo

La podifiloj kreskas kiel somerverdaj, multjaraj herbaj plantoj, kiuj atingas alton de 20 ĝis 60 cm. Ĉiuj vegetativaj plantpartoj: tigoj, folioj ka rizomoj estas venenaj. Ĉiuj plantpartoj estas plej ofte glataj aŭ lane haraj. La radikoj estas dikaj kaj fibrecaj. Depende de la specioj formiĝas mallongaj ĝis longaj , disbranĉitaj kaj rampantaj rizomoj kiel rezervorganoj, ili aspektas cikatre pro la jaraj kreskoj kaj formas ĉiujare sterilan (senfloran) aŭ fekundan (florhavan kaj frukthavan) tigon. La sterilaj tigoj nur havas unu folion kaj la fekundaj plej ofte du (nul ĝis tri) alterne starantajn, preskaŭ kontraŭstarantajn foliojn. La tigohavaj, grandaj folioj estas simplaj aŭ dividitaj. La ren- ŝildformaj aŭ rondaj foliplatoj havas grandecon de 10 ĝis 38 cm. La nesimplaj folioj povas havi ĝis sep lobojn. La folirando estas glata, denta aŭ segilforma. Kelkfoje la foliloboj pendiĝas kaj aspektas tiam kiel ombreloj.

Sur ĉiu fekunda tigo staras terminale nur unu, malofte du, tigohavaj, grandaj floroj. Ne ekzistas brakteoj. La duseksaj, radiosimetriaj kaj trinombraj floroj havas diametron de ĉ. 3 ĝis 5 cm. Ekzistas ses blankaj ĝis helverdaj sepaloj. la ses ĝis naŭ bone videblaj petaloj estas blankaj aŭ rozaj. Ekzistas la sama nombro de stamenoj kiel petaloj aŭ la duobla nombro. En ĉiu floro nur estas unu karpelo kun multaj ovarioj. La granda stigmo estas ŝildforma.

La beroj estas en matura stato flavaj, oranĝkoloraj, ruĝaj aŭ kaŝtankoloraj kaj entenas 20 ĝis 50 semojn. La semoj estas ĉirkaŭataj de karneca, flava aŭ kaŝtankolora arilo (aŭ de pulpo).

Uzado, gravaj enhavosubstancoj kaj efikoj

Malmultaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj. De pluraj specioj ekzistas raportoj, ke la fruktoj estas manĝataj en matura stato.[1]

Kaj la amerikaj kaj la aziaj specioj estas uzataj kiel medicina planto. Escepte de la beroj la aliaj plantpartoj estas venenaj. La sekigita rizomo kaj la radikoj entenas lignano kiel podofilotoksino, podofilino, flavonoidoj kaj plantgumo. La plej grava substanco estas rezino (podofilotoksino), kiu aperas post la sekigado. La farmacia drogo havas citostatikuman, kontraŭmikoza kaj virusstatikuman efikon..[1][2] [3]

Sistematiko kaj disvastigo

la podofilo-specioj hejmiĝas el orienta Azio; nur unu specio venas de la orienta (atlantika) Nordameriko. Ĝi kreskas precipe en ombraj arbaroj.

La genronomo Podophyllum estis publikigita en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum. Podophyllum apartenas al la subtribo Epimediinae el la tribo Berberideae en la subfamilio Berberidoideae ene de la familio Berberidacoj (Berberidaceae). sinonimoj por Podophyllum L. estas: Dysosma WOODSON, Sinopodophyllum T.S.YING.[4]

Kelkaj aŭtoroj Podophyllum hexandrum ROYLE ordigas Sinopodophyllum hexandrum (ROYLE) YING aŭ Sinopodophyllum emodi (WALL. EX HONIGBERGER) T.S.YING en propra monotipa genro Sinopodophyllum T.S.YING en Acta Phytotax. Sin., 17 (1), 1979, p. 15. Ĉe la iamaj Dysosma-specioj la fakuloj konsentas, ke ili apartenas al la genro Podophyllum.

La genro Podophyllum konsistas el kvar sekcioj. Ekzistas dekdu Podophyllum-specioj (kompleta listo de specioj el GRIN[4]):

  • sekcio Dysosma: kun ĉ. dek specioj: Tiu specio hejmiĝas nur en Ĉinujo, Tajvano kaj Vjetnamio:
    • Podophyllum delavayi FRANCH.: nur en Ĉinujo, tie en la provincoj Gŭiĝoŭo, suda Ŝenŝjio, Siĉuano kaj Junano.
    • Podophyllum difforme HEMSL. & E.H.WILSON: nur en Ĉinujo en la provincoj Gŭangŝjio, Gŭiĝoŭo, Hubejp, Hunano kaj Siĉuano. Ĝi estas uzata kiel ornamplanto.
    • Podophyllum glaucescens J.M.H.SHAW: estas endemitode la ĉina provinco Gŭangŝjio.
    • Podophyllum guanĝiensis (Y.S.WANG) J.M.H.SHAW: : estas endemitode la ĉina provinco Gŭangŝjio.
    • Podophyllum hemsleyi J.M.H.SHAW & STEARN: Ĝi estas endemito en la suda Hubejo.
    • Podophyllum mairei GAGNEP.: certe konata nur en Juano.
    • Podophyllum majoense GAGNEP.: Nur hejmiĝas en laĉinaj provincoj Gŭangŝjio, Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano.
    • Podophyllum pleianthum HANCE (sin.: Dysosma pleiantha (HANCE) WOODSON): Ĝi hejmiĝas en la ĉinaj provincoj Anhujo, Fuĝjano, Gŭangŝjio, Ĝjangŝjio, Ĝeĝjango kaj Tajvano. Ĝi estas uzata kiel ornamplanto.
    • Podophyllum trilobulus J.M.H.SHAW: Ĝi estas endemito en la ĉina provinco Siĉuano.
    • Podophyllum versipelle HANCE: La hejmregionoj estas la ĉinaj provincoj Guangdongo, Gŭangŝjio, Gŭiĝoŭo, Henano, Hubejo, Ĝjangŝjio, Siĉuano, Junano kaj Vjetnamio.
  • Sekcio Hexandra: kun unusola specio:
    • sesstamena podofilo (Podophyllum hexandrum ROYLE, sin.: Podophyllum emodi WALL. EX HONIGBERGER, Sinopodophyllum emodi (WALL. EX HONIGBERGER) T.S.YING): Ĝi hejmiĝas en orienta Afganio, Butano, Ĉinujo, norda Barato, Kaŝmiro, Nepalo, Pakistano kaj Sikimo.
  • Sekcio Paradysosma: kun nur unu sola specio:
    • Podophyllum aurantiocaule HAND.-MAZZ. (sin.: Dysosma aurantiocaulis (HAND.-MAZZ.) HU, Dysosma tsayuensis YING): Ĝi hejmiĝas en la provincoj sudorientaj Tibeto kaj Junano; Butano, Barato, Sikimo kaj la nordorienta Birmo.
  • Sekcio Podophyllum: Kun nur unu sola specio:
    • ŝildforma podofilio (Podophyllum peltatum), ĝi hejmiĝas en orienta Nordameriko. Ĝi estas kultivata kiel ornamplanto.

Bildoj

ŝildforma podofilio (Podophyllum peltatum):

Fontoj

Referencoj

  1. 1 2 [Ŝablono:PFAF Eintrag bei Plants for a Future.] (engl.)
  2. Willibald Pschyrembel: Pschyrembel Naturheilkunde und alternative Heilverfahren. 3. Auflage. Berlin, New York: de Gruyter, 2006. ISBN 3-11-018524-5
  3. Vorsicht bei der Verordnung von Podophyllin-Harzen.
  4. 1 2 Podophyllum en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.