Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podmokly |
Podmokly | ||
germane Bodenbach | ||
urba parto | ||
Strato Bezručova, en fono preĝejo de Francisko el Asizo | ||
|
||
Oficiala nomo: Podmokly | ||
Kromnomo: Děčín IV-Podmokly | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | |
Distrikto | Distrikto Děčín | |
Administra municipo | Děčín | |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | |
Montaro | Bohemia mezmontaro, Elba Grejsmontaro | |
Konata loko | Paŝtista muro | |
Domoj | 646 2009 | |
Riveroj | Elbo, Jílovský potok | |
Situo | Podmokly | |
- koordinatoj | 50° 46′ 28″ N 14° 11′ 56″ O / 50.77444 °N, 14.19889 °O (mapo) | |
Katastro | 6,88 km² (688 ha) Podmokly | |
Loĝantaro | 5 376 (2021) | |
Denseco | 781,4 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1407 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 405 02 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Vikimedia Komunejo: Podmokly (Děčín) | ||
Portalo pri Ĉeĥio | ||
Podmokly (germane Bodenbach) estas IV-a parto de statuta urbo Děčín en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de Elbo kaj trafluas tra ĝi rojo Jílovský potok. La propra Děčín (Děčín I) situas sur la dekstra bordo de Elbo. Ĝis la jaro 1942 Podmokly estis memstara urbo. Estas ĉi tie registritaj 646 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 5 376 loĝantoj.
Děčín IV-Podmokly situas en katastra teritorio Podmokly kun areo 6,88 km². En la katastra teritorio Podmokly situas ankaŭ partoj Rozbělesy (V), Letná (VI), Václavov (XXII) kaj Popovice (XXIII).
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1407.
En Podmokly vivis ekde ĉiam plimuulto de loĝantoj de germana nacieco. Parto de germanoj fuĝis tuj en la unuaj tagoj post la 9-a de majo 1945, la 16-an de majo 1945 alveturis ĝis Podmokly Revoluciaj gardoj. La germanaj loĝantoj estis senigitaj de la ĉehĥoslovaka civitaneco kaj en kelkaj ondoj plimulte deportitaj en Germanion aŭ en internejojn. La malplenajn loĝejojn sekurigis polico kaj preparis ilin por alvenontaj ĉeĥaj enloĝigontoj, multaj domoj fariĝis celo de marodado.
En Podmokly troviĝas Urba teatro Děčín, Paŝtista muro kun ZOO Děčín kaj multe da ĉiovendejoj. Tra Podmokly trafluas Jílovský potok.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 049 |
1880 | 6 049 |
1890 | 5 510 |
1900 | 10 782 |
1910 | 13 412 |
1921 | 14 387 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 22 658 |
1950 | 14 004 |
1961 | 7 961 |
1970 | 7 904 |
1980 | 6 738 |
1991 | 5 986 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 669 |
2011 | 5 159 |
2021 | 5 376 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Francisko el Asizo
- Evangelia preĝejo
- Ŝafina ponteto – ŝosea ponto el la jaro 1561
- Bierfarejo Děčín, domo n-ro 2, strato Sofijská
- Jordanka – eksa filio de ĉokoladejo de dresdena firmao Jordan & Timaeus, domo n-ro 14 en stratoj Tržní kaj Zbrojnická
- Děčín ĉefa stacidomo konstruaĵo de stacidomo n-ro 89
- Restoracio Paŝtista muro – belvideja restoracio sur Paŝtista muro el la jro 1905
- Sinagogo, domo n-ro 663
Pluaj fotoj
- Elbo sub Paŝtista muro
- La maldekstra bordo de Elbo kun Paŝtista muro
- Paŝtista muro kaj kajo
- Paŝtista muro
- Paŝtista muro kaj Ruĝa monto
- Elba kajo kaj domoj sub Paŝtista muro
|