Podium | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Podium |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 11-a de februaro 2004 |
Daŭro | 95 minutoj (125 en longa versio) |
Ĝenro | Komedio |
Reĝisoro(j) | Yann Moix |
Scenaro | Yann Moix |
Filmita en | Francio |
Muziko de | Jean-Claude Petit |
Rolantoj | Benoît Poelvoorde • Jean-Paul Rouve • Julie Depardieu • Anne Marivin • Armelle • Bruno Abraham-Kremer • Cartouche • Dominique Besnehard • Évelyne Thomas • Jean-Luc Porraz • Karine Lyachenko • Marie Guillard • Mia Frye • Nadège Beausson-Diagne • Nicolas Jouxtel • Odile Vuillemin • Jérôme Bertin |
IMDb | |
Podium (Podio) estas franca komedia filmo realigita de Yann Moix en 2004, laŭ la samnoma romano.
Scenaro
Bernard Frédéric, bankisto, diras ke sia profesio estas Claude François (fama franca kantisto). Li ja admiregas lin, kaj eĉ estas sozio. Li ĉesis dum pluraj jaroj kaj havis filon, sed lin kontaktas lia amiko Couscous, alinome Michel Polnargé, kiu estas sozio de Michel Polnareff, por ke li gajnu la konkurson “La nuit des sosies” (la nokto de sozioj), prezentita de Évelyne Thomas, kvankam lia edzino Véro malakceptas. Tial li dungas kvar dancistinojn (Bernadettes, ĉar Claude François havis Claudettes).
Aktoroj
- Benoît Poelvoorde: Bernard Frédéric
- Jean-Paul Rouve: Jean-Baptiste “Couscous” Coussaud, alinome Michel Polnargé
- Julie Depardieu: Véro
- Dominique Besnehard: doktoro Dandieu
- Marie Guillard: Vanessa
- Anne Marivin: Anne
- Odile Vuillemin: Odile
- Nadège Beausson-Diagne: Nadège
- Nicolas Jouxtel: Sébastien
- Olivier Mag: Claude David
- Évelyne Thomas: propra rolo
Anekdotoj
- Benoît Poelvoorde lernis dancon kaj kantojn: li mem kantis ĉiujn kanzonojn, kiujn kantas sia rolulo en la filmo.
- Mya Frye instruis dancon al li.
- Ekzistas longa versio en DVD, kiu notinde enhavas scenon de lukto inter sozioj de Michel Sardou kaj de Claude François (parodio de sceno de A Clockwork Orange de Stanley Kubrick).
- Benoît Poelvoorde aperas en la filmo Jean-Philippe kiel Bernard Frédéric.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.