Podhradní Lhota | |||
municipo | |||
Vido al Podhradní Lhota el monteto Bašta | |||
|
|||
Oficiala nomo: Podhradní Lhota | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Kroměříž | ||
Administra municipo | Bystřice pod Hostýnem | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Host.-vset. montetaro | ||
Situo | Podhradní Lhota | ||
- alteco | 386 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 25′ 15″ N 17° 47′ 42″ O / 49.42083 °N, 17.79500 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,78 km² (378 ha) Podhradní Lhota | ||
Loĝantaro | 460 (2023) | ||
Denseco | 121,69 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1271 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 768 71 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0721 | ||
NUTS 5 | CZ0721 588873 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Podhradní Lhota | |||
Retpaĝo: www.podhradnilhota.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Podhradní Lhota estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Kroměříž. Vivas ĉi tie 460 loĝantoj (2023). Ĝi situas flanke de komunikilo inter Bystřice pod Hostýnem kaj Valašské Meziříčí sur montopiedo de Kelčský Javorník, kiu estas la plej alta monto de Hostýnské vrchy. Ĝi etendiĝas en la lokoj, al kiuj antaŭ longa vico da jarcento dukis du malnovepokaj burgoj – Šaumburk (608 m s. m.) kaj Nový Šaumburk (530 m s. m.), malĝuste ankaŭ nomata Zubříč.[noto 1]
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1271 en dokumentoj de episkopo el Olomouc Bruno el Schauenburg.
Loĝantaro
Lokaj partoj | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | parto Podhradní Lhota | 504 | 508 | 467 | 468 | 491 | 511 | 547 | 530 | 582 | 552 | 538 | 515 | 533 | 512 |
Nombro de domoj | parto Podhradní Lhota | 71 | 77 | 78 | 79 | 81 | 85 | 104 | 122 | 123 | 129 | 125 | 138 | 161 | 162 |
Memorindaĵoj
- Nový Šaumburk (malĝuste nomata Zubříč), ruino de burgo rekte super la municipo
- Dia torturo ĉe ŝoseo ĝis Rajnochovice
- statueto de sankta Anna kun jaro1818 en loko "Šraňky"
- kapeleto de Sedolora Virgulino Maria – ĉe domoj n-ro 84 kaj 85 (19-a jarcento)
- alikonstruita konstruaĵo de voktejo (nuntempe gastejo U Novosadů)
Naskiĝintoj
- František Gogela (1854–1922), pastro kaj botanikisto
- Oldřich Drahotušský (1929–1994), akademia skulptisto kaj restaŭristo
- Alois Bučánek (1897–1945), akademia skulptisto
- Oldřich Einšpigel (1930–1978), bibliotekisto de Nacia biblioteko en praga Klementino kaj tradukisto
Pluaj fotoj
- panorama vido de la muncipo kaj proksima ĉirkaŭaĵo
- vojo de fervoja stacio de Rajnochovice
- Dia torturo ĉe ŝooseo al Rajnochovice
Panoramo
Notoj
- ↑ Laŭ antaŭ longe pereinta vilaĝo Zubřice situanta antaŭe sub monteto Bašta, sur kiu estis konstruita burgo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.