Poŝtkruciĝo (de la angla Postcrossing) estas internacia projekto por interŝanĝo de poŝtkartoj. La ideo naskiĝis la 13-an de julio 2005 en Portugalio je iniciativo de Paulo Magalhães[1][2]. Poŝtkruciĝo poste elkreskis al projekto kun pli ol 732 000 uzantoj (2018) el 217 diversaj landoj.
En Esperantujo plej aktivas por poŝtkruciĝo la moskva Esperanto-asocio MASI, kiu en 2017 disvastigis la projekton Esperanto-poŝtkruciĝo al ĉiu kontinento[3].
Vidu ankaŭ
Little Free Library (publikaj librodometoj)
Referencoj
- ↑ Raita PYHÄLÄ, Interŝanĝi bildkartojn, Monato, paĝo 14, julio 2018
- ↑ (angla) Adrienne Shang, Interview: Paulo Magalhães, Founder of Postcrossing.com Arkivigite je 2020-03-17 per la retarkivo Wayback Machine, Shanghaiist, la 6-an de majo 2018.
- ↑ Esperanto-poŝtkruciĝo, Esperanto-asocio Masi, Moskvo, Mia Masi, p. 14, n-ro 5/9, majo 2018.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo: www.postcrossing.com
- Esperanto-poŝtkruciĝo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.