Poŝta Palaco | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
konstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Neoeclectic architecture in Hungary • Secesio vd | ||
Estiĝo | 1926 | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Hegyvidék | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 30′ 23″ N, 19° 1′ 24″ O (mapo)47.506298919.0233662Koordinatoj: 47° 30′ 23″ N, 19° 1′ 24″ O (mapo) | ||
| |||
La Poŝta Palaco estas impona historia monumento en Budapeŝto, en urboparto Buda.
![](../I/Moskva-square1.jpg.webp)
Historio
Post la 1-a mondmilito aperis pretendo pri rezidejo por la poŝto. La unua konstrufazo okazis en 1925, en la sekva jaro jam la finkonstruo okazis. La arkitekto estis Gyula Sándy. Tiutempe Hungario suferis en financa krizo, tial dum la konstruado oni faris ŝparojn. Diversaj poŝtaj instancoj profitis tuj la palacon, eĉ telefoncentralo funkciis interne. Dum la 2-a mondmilito la palaco preskaŭ plene ruiniĝis, sed la renovigo finiĝis jam en 1947. Ĝenerale direktoraro de la poŝto sidis en la domego, krome nature ankaŭ poŝtejo. En 2008 oni forvendis la palacon, en la sekvaj jaroj ĝi estis apenaŭ uzata.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola, krome ĝi havas malgrandan korton. La palaco etendiĝas laŭ placo, kiu estas unu el la trafiknodoj de la ĉefurbo, krome laŭ 3 stratoj. Proksime etendiĝas la fortikaĵo kune kun Reĝa Palaco (Budapeŝto), tial la Poŝta Palaco ricevis turan bastionon. Sur la ekstera muro en 2002 oni metis memortabulon pri falintoj dum la sieĝo en 1945.