Pneŭmonologio (greke πνευμονολογία, de πνεύμονας, pneŭmonas, "pulmo" [origino πνεύμα, pneŭmo, "spiro, spirito"] kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") aŭ pulmologio (de la latina vorto pulmo, kiu en Esperanto sgnifas la samon) estas subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al la pulmo kaj proksimaj organoj.
La pneŭmonologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la pulmo, la bronkoj, la mediastino kaj de la pleŭro.
La torakokirurgio estas parto de la medicina fako kirurgio, la radiado de pulmaj tumoroj parto de radiologio kaj la medikamenta terapio de pulmaj tumoroj parto de la onkologio - tiuj temaroj do ne rekte konsideriĝas parto de la pneŭmonologio.
Oftaj pneŭmonologiaj malsanoj
- astmo (latine asthma bronchiale)
- akuta kaj kronika bronkito
- COPD = angle Chronic obstructive pulmonary disease = KOL = svede Kronisk obstruktiv lungsjukdom = KOP kronika obstruktiva pulmomalsano
- pulma hipertensio (tro alta sangopremo en la pulmaj arterioj)
- pulma kancero
- pulma emfizemo
- pleŭrito
- pneŭmonio
- pulma tuberkulozo
- mukoviscidozo
- pulma fibrozo
- pleŭra elverŝo
- sindromo de dorma malspirado
- legiana malsano
- pulma embolio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.