Plymouth | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
| |||||
urbo • urbego • civila paroĥo | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Britio | ||||
Regiono | Sudokcidenta Anglio | ||||
Distrikto | unuara instanco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | PL1 ĝis PL9 | ||||
Telefonkodo | (+44) 01752 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 267 918 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 379 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 22′ N, 4° 8′ U (mapo)50.371944444444-4.1361111111111Koordinatoj: 50° 22′ N, 4° 8′ U (mapo) | ||||
Alto | 0-155m | ||||
Areo | 79,3 km² (7 930 ha) | ||||
Horzono | UTC +0 (+1 somere) | ||||
Situo de Plymouth en Anglio | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Plymouth [+] | |||||
Plymouth estas kaj urbego kaj unuara instanco en la angla regiono Sudokcidenta Anglio, inter la graflandoj de Devon kaj Kornvalo.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 267 918 loĝantoj sur areo de 79,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 379 loĝantoj/km².
La urbo estas konstruita inter la buŝoj de la riveroj Plym kaj Tamar, ĉe la suda marbordo de Anglio.
Historio
La historio de Plymouth komencas en la bronzepoko, ĉe la apuda Mount Batten, kie ostoj kaj artefaritaĵoj de la fruaj loĝantoj troviĝis. Poste, la romianoj uzis la lokon kiel komerclokon. Dum la renesanco, Plymouth servis kiel grava haveno por esploristoj irantaj Amerikon kaj Azion, inkluzive de Francis Drake. En 1588 ĉi tie el la haveno ekvojis la brita militŝiparo por batali kontraŭ la tielnomata Nevenkebla Mararmeo de Hispanio. Poste, dum la 18-a jarcento kaj poste, ĝia rolo kiel milita haveno kreskis; jam de 1733 la dokoj dungis ĉirkaŭ 3000 homojn. Krome, oni eksportis stanon el la minejoj de la ĉirkaŭaĵo. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Plymouth plukreskis, iĝante grava loko por la fervojo kaj industrioj pri fuelgaso kaj kemio. Dum la 20-a jarcento, multe de la urbocentro estis detruita pere de bombardado far Germanio dum la dua mondmilito.
Esperanto en Plymouth
Tie estas „Tri-Urba Esperanto-Grupo“ ekde 1908, la aliaj du urboj aluditaj estas la najbaraj Devonport kaj East Stonehouse. En 1919 la tri urboj kuniĝis, fine de 1928 ekestante la moderna urbo Plymouth. La Esperanto-grupo estis inter la tute unuaj en Britio, kun Londono kaj Edinburgo, kaj tiam konsideriĝis "provinca asocio". Ĉefa fondinto de la grupo estis la pionira esperantisto Ernest Edward Yelland el Devonport.
Plymouth estas naskiĝurbo de Ralph Eliot.
Ĝemelurboj
Plymouth estas ĝemelurba kun la jenaj:
- Bresto / Brest, Bretonio, Francio (ekde 1963)
- Gdinio / Gdynia, Pomerio, Pollando (ekde 1976)
- Novorossijsk, Krasnodara regiono, Rusio (ekde 1990)
- San Sebastián, Eŭskio, Hispanio (ekde 1990)
- Plymouth, Masaĉuseco, Usono (ekde 2001)
Kaj havas ligojn kun:
kaj edukan kaj ekonomian kunlaboron kun:
Vidu ankaŭ
|