Pluviozo (france Pluviôse) estas la nomo de la kvina monato de la franca respublika kalendaro, la dua de la vintra sezono, kiu daŭras ekde la 20-a, 21-a aŭ 22-a de januaro ĝis la 18, 19-a aŭ 20-a de februaro, laŭ la jaro. Ĝi koincidas proksimume kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Akvisto.
La nomo devenas el la latina radiko por pluvo kio kutime okazas en tiu jarepoko.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.