Pluvioj estas tre disvastiĝinta grupo de vadbirdoj el la ordo ĥaradrioformaj kaj familio de Ĥaradriedoj. Ekzistas ĉirkaŭ 40 specioj entenante mem la genron pluvialis kaj aliajn, ĉefe charadrius (ankaŭ uzata por tiuj lastaj la esprimo ĥaradrio). Temas pri etaj vadbirdoj kun mallongaj fingroj kaj relative etaj bekoj, kiuj manĝoplukas per vido kaj ne per flaro- aŭ aŭdosento; manĝotekniko konsistas el eta kurado kaj subita haltiĝo por manĝopluki aŭ daŭrigi la serĉadon. Ili manĝas insektojn, vermojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn. Multaj specioj estas karakterizataj de brust- aŭ kolzonoj. Ili estas ĉie en la mondo.
Specioj
Genro Pluvialis
- Orpluvio, Pluvialis apricaria
- Arĝenta pluvio Pluvialis squatarola
- Siberia orpluvio, Pluvialis dominica fulva
- Amerika orpluvio, Pluvialis dominica dominica
Genro Charadrius
- Kolumpluvio aŭ Granda pluvio, Charadrius hiaticula
- Malgranda pluvio, Charadrius dubius
- Marborda pluvio, Charadrius alexandrinus
- Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii
- Malgranda dezertpluvio aŭ Mongola pluvio, Charadrius mongolus
- Kripluvio, Charadrius vociferus
- Kaspia pluvio, Charadrius asiaticus
- Duonreta pluvio, Charadrius semipalmatus
- Morinelo, Charadrius morinellus
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.