Plutono | |
---|---|
romia dio | |
Informoj | |
Eble sama | Hadeso • Dis Pater • Orko • Aita |
Sekso | vira |
Patro | Saturno |
Gefratoj | Vesta • Glauca • Jupitero • Neptuno • Cereso • Junono |
Edzo/Edzino | Prozerpina |
Plutono estas la romia dio de la malluma, malvarma infero aŭ Hadeso.
Laŭ Francisko Azorín Pluto [tiele] estas Mita dio de la riĉaĵo, filo de Cerera k. Jaso; reprezentita ikonografie per blindulo disdonante monerojn k. valoraĵon.[1] Li indikas etimologion el la greka Hades, Pluton, el plusios (riĉo) kaj de tie la latina Plutus.[1]
Priskribo
Laŭ la antikvaj Romanoj, la animoj de la mortintoj iras al la subtera regno de Plutono. La pramisto Karono kondukas la mortintojn trans la Riveron Stikson. Cerbero, feroca hundo kun tri kapoj, gardas Hadeson. La bela diino Prozerpina (aŭ Persefono pri la greka diino) loĝas kun Plutono dum la ses plej malvarmaj monatoj de la jaro, ĉar ŝi manĝis ses granato-semojn.
Plutono ne estas Pluto, la greka dio de riĉo, sed li similas la grekan dion Hadeson. Plutono donis sian nomon al la planedo Plutono. La luno de Plutono nomiĝas Karono, la pramisto de la romia dio.
Referencoj
- 1 2 Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 168-169.