Pleurtuit | ||||||
komunumo | ||||||
Urbodomo de Pleurtuit | ||||||
|
||||||
komunumo en Francio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Regno | Francio | |||||
Regiono | Bretonio | |||||
Departemento | Ille-et-Vilaine | |||||
Arondismento | Saint-Malo | |||||
Kantono | Dinard | |||||
Komunumaro | Komunumaro de Côte d'Émeraude | |||||
Situo | Pleurtuit | |||||
- alteco | 83 m s. m. | |||||
- koordinatoj | 48° 34′ 50″ N 02° 03′ 25″ U / 48.58056 °N, 2.05694 °U (mapo) | |||||
Plej alta punkto | ||||||
- alteco | 92 m s. m. | |||||
Plej malalta punkto | ||||||
- alteco | 0 m s. m. | |||||
Areo | 29,67 km² (2 967 ha) | |||||
Loĝantaro | 5 962 (2010) | |||||
Denseco | 200,94 loĝ./km² | |||||
Dato | 2008-2014 | |||||
Urbestro | Alain Launay | |||||
Horzono | MET (UTC+1) | |||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | |||||
Poŝtkodo | 35730 | |||||
INSEE | 35228 | |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine
Geografia lokigo sur la mapo : Francio
| ||||||
Vikimedia Komunejo: Pleurtuit | ||||||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de Pleurtuit | ||||||
Pleurtuit estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio.
Geografio
Situanta en la triangulo konsistigita per Dinard, Dinan kaj Saint-Malo, la komunumo staras lime de la departemento Côtes-d'Armor. Profitante proksimecon kun tiuj gravaj komercaj kaj turismaj lokoj, la urbo estas en plena demografia kresko, ĝi ĵus superis 5 000 loĝantojn sed ĝi jam alproksimiĝas al 6 000 loĝantoj, kaj en 2013, la loĝantoj estis pli ol 6900 habitant dank'al la konstruado de multaj loĝejoj por kontentigi la ĉiam pli multan peton. La personoj, kiuj tie ekloĝas estas plej multe junaj kaj la du lernejoj de la urbo akompanas tiun demografian kreskon.
Toponimio
Atestita sub formoj Plerestu, Plerestuit 1181, Plurestuit 1231, Pleurtuit 1382.
Nomo sen rilato al la normandaj toponimoj kun -tuit.
Temas pri nomo de britona nomo konsistanta el plebs en malnova bretona lingvo « preĝejo rajtanta bapti », poste « paroĥo » bretonlingve, sekvata eble de nomo de latinorigina kristano Restitutus.
Historio
Urbo de maristoj, Pleurtuit estis dum iu tempo, la loko por la produktado de krakenoj, loka specialaĵo kuirita en la fornoj de Bourgneuf.
Politiko kaj administrado
Listo de la urbestroj
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 2001 | marte 2008 | Antoine Berry | Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | |
marte 2008 | - | Alain Launay[1],[2] | Socialista Partio | |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Ĝemeliĝoj
- Ransbach-Baumbach en Germanio ekde 1985, vidu Ransbach-Baumbach germane
Loĝantaro kaj socio
Demografio
Edukado
Publikaj servoj
Asocia kaj kultura vivo
La urbo enhavas plurajn kulturajn instalaĵojn :
- asocia kinejo,
- Espace Delta, spektaklejo,
- medioteko,
- asocia ludoteko,
- asocio por la daŭrigo de kampula agrikulturo,
- libertempejo.
Estas cento da sportaj kaj kulturaj asocioj, kiuj proponas plej diversajn aktivaĵojn.
Ekonomio
Komunumo precipe agrikultura, ĝi evoluas tamen en la turisma sektoro kun la malfermo de multaj kamparaj gastloĝejoj.
La urbocentro enhavas multajn butikojn (panejoj, viandejoj, optikejo, apoteko...) kaj servojn (notarioj, kuracistoj, domvendejoj...) kaj la komunumo enhavas pli ol 50 entreprenojn (plumbisto, elektristo, kahelisto...).
Per la flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo, la urbo profitas por malfermiĝi al turismo (linio kun Londono) sed ankaŭ por ekonomia aktiveco, kiun ĝi estigas (aviriparado, frajto...)
Komerco kaj servoj
Loka kulturo kaj heredaĵo
Lokoj kaj monumentoj
La komunumo enhavas unu monumenton historian :
- La kastelo Montmarin, konstruita sur la bordoj de la rivero Rance en 1760 de Aaron Magon, ŝipproprietulo de Saint-Malo. La kastelo kaj parto de la ĝardenoj estis klasitaj per dekreto de la 20-a de julio 1966, la restaĵo de la bieno estis klasita per dekreto de la 2-a de majo 1995. Plie, ĝi konsistigas registritan lokon laŭ dekreto de la 5-a de novembro 1945[3]
Aliaj notindaj lokoj :
- La kastelo Montmarin vidata tra la krado.
- Moulin Neuf, antaŭa tajdomuelejo.
- Havendeklivo de Jouvente.
Elstaruloj ligitaj al Pleurtuit
- Marcel Brindejonc des Moulinais, aviisto de la komenco de la 20-a jc, restadis en iu palaceto de Pleurtuit (nun situanta strato Saint-Guillaume). Tiu piloto ripozas ekde la 6-a de julio 1922 en la tombejo de Pleurtuit.
- Geoffroy Dauvergne (1922-1977), freskpentristo, restadis ĉe "Écluse", kie estis lia laborejo de 1957 ĝis lia morto.
- Jess Hahn (1921-1998), usondevena aktoro, naskiĝinta en Indiano, vivis en Pleurtuit ekde la 1980-aj jaroj ĝis sia vivfino.
- Marcel Carfantan (1933-), antaŭa biciklisto.
Heraldiko
Blazono | france Écartelé : au premier de sinople au navire de trois mâts d’or, au deuxième d’argent aŭ deux clefs de gueules passées en sautoir, aŭ pannetons de sable, cantonnées en chef d’une moucheture d’hermine du même, au troisième d’argent à la gerbe de blé de gueules, liée de sable, au quatrième de sinople au vol d’argent soutenu d’un petit annelet d’or. esperante Kvarpartigita : la unua sinopla kun ora trimasta ŝipo, la dua arĝenta kun du ruĝaj ŝlosiloj laŭ andrea kruco kun sablaj panetonoj, kape akompanata de samkolora ermenmuŝumo, la tria arĝenta kun ruĝa tritikgarbo, sable ligita, la kvara sinopla kun du arĝentaj flugantaj flugiloj sur ora ringeto. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Arkivoj
- Fonds de la seigneurie de La Vieuville en Pleurtuit, (konfesoj...), (Departementaj arkivoj de Ille-et-Vilaine), Arkivo 68 J, (0,60 ml).
Referencoj
- ↑ Pleurtuit sur la retpaĝo de la interkomunumo de Côte d'Émeraude
- ↑ (15-an de marto 2008) “Les maires élu du 1er tour”, Dimanche Ouest-France (534), p. 10–11.
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00090657.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Interkomunumo de Côte d'Émeraude
- Pleurtuit sur la retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Prepara inventaro de la regiona konsilio
|