La festo de la plej sankta koro de Jesuo (latine: Sanctissimum Cor Jesu), ofte nur nomata festo de Sankta Koro aŭ sankta koro de Jesuo, preskribiĝis por la tuta romkatolika eklezio per dekreto de Pio la 9-a (23-a de aŭgusto 1856). Ekde 1889 ĝi estas festo unuaranga.
Ĝi festatas la vendredon ok tagojn post la ĵaŭda Kristokorpa Festo (do la trian vendredon post pentekosto). La koro simbolu la senfinan amon de la filo de Dio Jesuo Kristo por la homoj.
Historio
Jam antaŭe ekzistis tiaj festoj, sed nur en eklezieroj: festadpermesoj papaj por Pollando-Litovio estis de 1765, por la hispanaj kaj portugalaj reĝlandoj de 1779, por Ameriko de 1804, por la Sankta Lando de 1819 ktp.
En la monaĥejo de Paray-le-Monial vivis la sanktulino Margareta Maria Alacoque, pro ties vizioj de Jesuo, interalie estiĝis la festo. Ŝia unua okazis la 27-an de decembro 1673.
La adorestimo de la "Tre Sankta Koro" kontraŭbatalitis de du flankoj: de la jansenistoj kaj de la klerismuloj. Grandan estimon havas la festo ĝis hodiaŭ en Tirolo: ĉar tie ĉiun jaron surmonte brulas fajretoj en la festotago kaj memorigas ankaŭ la iaman okupadon fare de napoleonaj trupoj.
Litanio
Por la plejsankta koro de la Sinjoro ekzistas ankaŭ propra litanio, en kiu la koro de Jesuo en epitetoj jene priskribatas respektive difinatas:[1]
- Filo de la eterna Patro
- de la Sankta Spirito formita en la sino de la virga Patrino
- esence unu kun la Dia Vorto
- senfine majesta
- sankta templo de Dio
- tabernaklo de la Plejaltulo
- domo de Dio kaj pordego de la ĉielo
- forno ardanta de la karitato
- hejmo de justeco kaj amo
- plena de boneco kaj amo
- abismo de ĉiuj virtoj
- plej inda je ĉiu laŭdo
- reĝo kaj centro de ĉiuj koroj
- en kiu estas ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scienco
- en kiu loĝas la tuta pleneco de la dieco
- en kiu la Patro al Si bone plaĉis
- el kies pleneco ni ĉiuj ricevis
- deziro de la eternaj montetoj
- pacienca kaj multe kompata
- riĉa por ĉiuj, kiuj Vin alvokas
- fonto de vivo kaj sankteco
- repacigo pro niaj pekoj
- satigita per malhonoroj
- frakasita pro niaj krimoj
- obeema ĝis la morto
- traborita de la lanco
- fonto de ĉiu konsolo
- nia vivo kaj reviviĝo
- nia paco kaj repaciĝo
- viktimo de la pekuloj
- savo de tiuj, kiuj Vin esperas
- espero de tiuj, kiuj en Vi mortas
- feliĉego de ĉiuj sanktuloj
Notoj
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Koro de Jesuo
Eksteraj ligiloj
- teksto "Kun la Papoj kaj la sanktuloj, vivu la monaton junio kun la Koro de Jesuo" de la retejo Vatikanaj Novaĵoj la 6-an de junio 2020 (france)
- Informoj mallongaj pri la festo (germane)
- Das Heiligste Herz Jesu im Katechismus der Katholischen Kirche (germane)
- Metapher und Symbol (pri la jesukor-pieco ĉe katolikoj) (germane)
- Die offene Wunde – Zum Geheimnis des Herzens Jesu (universitata prediko) (germane)
- Paĝoj detalegaj pri la Vendredo de la Koro de Jesuo, kun diversaj preĝoj (germane)
- ikonografio de la Sankta Koro de Jesuo Arkivigite je 2016-11-15 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- informoj en la retejo santiebeati.it, bedaŭrinde ĝenata de multaj varbaĵoj (itale)
- artikolo en la Encyclopædia Britannica (angle)