Pledo al naturo estas argumento aŭ retorika metodo laŭ kiu oni proponas, ke "afero estas bona ĉar ĝi estas 'natura', aŭ malbona ĉar ĝi estas 'nenatura'".[1] Oni ĝenerale taksas tion malbona argumento ĉar la implica (nedirata) unuaranga premiso, "Tio, kio estas natura, estas bona" estas tipe senrilata, havante efektive neniun koheran signifon aŭ estante opinio anstataŭ fakto. En iuj filozofiaj kadroj, kie natura kaj bona estas klare difinitaj ene de specifa kunteksto, la pledo al naturo eblas validi kaj koheri.
Pledo al naturo ofte ankaŭ nomiĝas la naturisma eraro, kvankam oni povas distingi inter tiuj du konceptoj.
Formoj
Ĝenerala formo de ĉi tiu tipo de argumento:
- Tio, kio estas natura, estas bona. N estas natura. Konsekvence, N est bona aŭ ĝusta
- Tio, kio estas nenatura, esta malbona aŭ malĝusta. N estas nenatura. Konsekvence, N estas malbona aŭ malĝusta.[2]
En iuj kuntekstoj, la uzo de la terminoj "naturo" kaj "natura" povas esti neklaraj, kio rezultas je neintencaj asocioj kun aliaj konceptoj. La vorto "natura" (multe kiel la vorto "normala") ankaŭ povas porti implican valoran juĝon. Pledo al naturo tiel kaŝe necesigas la konkludon en la premiso.[2]
Julian Baggini tiel ĉi klarigas la norman vidpunkton pri tio, kio erarigas la pledon al naturo: "Eĉ se ni povas konsenti, ke iuj aĵoj estas naturaj kaj iuj ne, kio sekvas de tio ĉi? La respondo estas: nenio. Neniu fakta kialo ekzistas por supozi, ke tio, kio estas natura, estas bona (aŭ almenaŭ pli bona), kaj ke tio, kio estas nenatura, estas malbona (aŭ almenaŭ pli malbona)."[3]
Ekzemploj
Iuj tipaj ekzemploj de la pledo al naturo troviĝas sur etikedoj kaj reklamoj de manĝaĵoj, vestaĵoj, alternativaj medikamentoj, kaj multaj aliaj varoj.[4][5] Etikedoj priskribas sin "naturaj" por implici, ke aĵoj estas medifavoraj kaj sekuraj. Tamen, ĉu io estas "natura" havas mem neniun rilaton al taksi ĝian sekurecon aŭ efikecon.[4][6] Ekzemple, multaj danĝeraj venenoj estas kemiaĵoj trovataj en la naturo.
Oni ofte priparolas medikamenton kun pledo al naturo, asertante, ke medikamento estas "nenatura" kaj tial oni ne devus uzi ĝin.[5] Tia erara argumento precipe leviĝas priparolante vakcinojn.[4]
Pri la manĝado de viando, filozofo Peter Singer argumentas, ke estas erarige diri, ke manĝi viandon estas morale akceptebla nur ĉar ĝi estas parto de la "maniero de naturo", ĉar la maniero, en kiu homoj kaj aliaj bestoj ja nature kondutas, havas neniun rilaton al la maniero, en kiu ni devus konduti. Tiel, Singer asertas, la morala permesebleco aŭ nepermesebleco de viandmanĝado devas taksiĝi je ĝiaj propraj meritoj, ne je pledo al tio, kio estas "natura".[7]
Specifiaĵoj
- "Manĝi viandon estas nature. Tial, manĝi viandon estas bone."
- "Agi perforte estas nature. Tial, oni tute rajtas agi perforte."
- "Flugi en aviadilo ne estas nature. Tial, flugi en aviadilo ne estas bone."
- "Organa transplantado ne estas natura. Tial oni ne rajtas transplanti organojn."
- "Esperanto ne estas natura lingvo. Tial ĝi ne estas valoraĵo aŭ estas malpli valora ol la etnaj lingvoj."
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Edward Moore, George. (1922) Principia Ethica. Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 45.
- 1 2 . Appeal to Nature. Alirita 2020-04-12.
- ↑ Baggini, Julian. (2004) Making Sense: Philosophy Behind the Headlines. Oxford University Press, p. 181–182. ISBN 978-0-19-280506-5.
- 1 2 3 . False "balance" on influenza with an appeal to nature (13a de februaro 2014). Alirita 30a de januaro 2019.
- 1 2 (2019) “Naturally better? A review of the natural-is-better bias”, Social and Personality Psychology Compass (en) 13 (8), p. e12494. doi:10.1111/spc3.12494.
- ↑ Flew, Antony. (1998) How to Think Straight: An Introduction to Critical Reasoning. Prometheus Books. ISBN 978-1-57392-239-5.
- ↑ Singer, Peter. (2011) Practical Ethics, 3‑a eldono, Cambridge University Press, p. 60–61. ISBN 978-0521707688. “There would still be an error of reasoning in the assumption that because this process is natural it is right.”.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Appeal to nature en la angla Vikipedio.