Pleŭrono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Etolo
Patrino Pronoe
Gefratoj Kalidono
Edzo/Edzino Xanthippe
Infanoj Agenoro Stratonice daughter of Pleuron Sterope Laophonte

Pleŭrono (en la helena Πλευρών) estas en la helena mitologio filo de aitolia reĝo Aitolo kaj lia edzino Pronoa.

Pleŭrono kun sia frato Kalidono fondis en Aitolio urbojn, kiuj estis nomataj laŭ ili. Edzino de Pleŭrono fariĝis Ksantipa, filino de Doro. Ŝi naskis al li filon Agenoron kaj filinojn Steropon, Stratonikon kaj Laofonton.

Pleŭrono estis en Sparto adorata kiel heroso, forpasinto, al kiu estis atribuata kapablo interveni en homan vivon, ĉar oni konsideris lin antaŭulo de Leda, edzino de sparta reĝo Tindareo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pleurón (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.